Ĉio, kion kato kapablas

Kiel do vi scias, la kato nomiĝis Jurka, sed la princidino nomis ĝin ankoraŭ plurmaniere: katino kaj katineto, ĉiĉo, ĉiĉeto kaj ĉiĉinjo, lekulineto, kateto kaj katideto, kaj katinjo, kaj el tio jam vi vidas, ke ege ŝi ŝatis ĝin. Apenaŭ matene ŝi malfermis la okulojn, jam ŝi vidis la katinon sur kuseno: tie Jurka, pigrulino, ripozĝuis kaj ronronis por ŝajnigi, ke ion ĝi faras. Poste ambaŭ lavis sin samtempe, la katino ja multe pli funde, eĉ se nur per piedeto kaj lango; sed ĝi restis ankoraŭ longe pura, kiam la princidino jam tiom ege kaj ĉiel malpuriĝis, kiel nur infanoj tion scias.

Kaj tamen …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Oresto – greka mito

Triste elstaris la nigriĝintaj ruinoj de la konkerita Trojo al la ĉielo, kaj enmeze de la ruinfragmentoj estis nenio aŭdebla krom la grakado de rabobirdoj serĉantaj predon. Sed sur la bordo la vivo estis vigla. La grekoj ŝarĝis siajn ŝipojn per kestoj plenaj de multekostaj or-kaj arĝentotrezoroj kaj valorplenaj vestoj kaj ŝtofoj. Sur la ŝipoplankoj kunpuŝiĝis aroj de sklavinoj. Ŝipo post ŝipo tratranĉis la ŝaŭmantajn ondojn kaj forlasis la fremdan bordon.

Ankaŭ la armeestro Agamemno, la reĝo el la genro de Tantalo, velis kun siaj ŝipoj hejmen. Dek jarojn li …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Ne tiom oro kiom salo valoras

Maljuna reĝo havis tri filinojn, kiujn li amis tutkore. ĉar li sentis, ke liaj vivofortoj malpliiĝas jam, li ofte meditadis, kiu el tiuj tri fariĝu estrino de la regno post lia morto. Amante ilin egalmezure, li tre zorgumis por decidi juste. Finfine venis al li ideo elekti tiun, kiu plej multe amas lin. Li do tuj venigis la filinojn kaj al ili diris: “Filinetoj miaj! Mi maljunas jam kaj neniu scias, kiom longe mi estas vivonta ankoraŭ. Tial mi volas decidi, kiu el inter vi estu reĝino, post kiam mi malviviĝos ….

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kiel reĝo katon aĉetis

En Friponio regis reĝo, kaj oni povas diri, ke li regis feliĉe, ĉar kiam ĝi devis esti, ĉiuj regatoj obeis lin volonte kaj kun la amo. Nur iam iu de temp’ al tempo lin ne obeis, kaj tiu estis lia filineto, la malgranda princidino.

Jes la reĝo ordonis al ŝi, ke ŝi ne ludu per pilko sur la kastela ŝtuparejo; sed vane! Foje apenaŭ ŝia vartistino momenton ekdormetis, jam la princidino estis kun sia pilko sur la ŝtuparo, kaj jen, eble disinjoro ŝin…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Gyges kaj la ringo

Vivis iam en Lidio la paŝtisto Gyges. De mateno ĝis vespero li gardis la gregon de sia reĝo Kandaŭlo kaj je la vesperoj li varmigis sin ĉe bivakfajro kiel la aliaj paŝtistoj. Neniam venis en lian kapon la penso, ke foje povus okazi io eksterordinara al li, kio ŝanĝos lian vivon. La suno ĉiam leviĝis je la sama loko sur la kresto de monto kaj same subiris en la profundoj de la arbaro.

Iutage je …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)