La mondo enhavas bluajn lokojn

Ĉu vi scias, ke nia (foje griza) mondo enhavas bluajn lokojn?

De la jaro 2004, esploristoj decidis analizi iujn lokojn en la mondo, kie la homoj vivas pli longe kaj pli bonkvalite. Ili estas disaj, en malsamaj  regionoj, kun tute malsamaj kulturoj. Tie relative multaj homoj vivas pli ol …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Interreligiaj Konferencoj

En mia artikolo de la 16-a de septembro de 2016, titolita “Sintenoj postulitaj de religioj”, mi diris komence:

En la pasinteco okazis multegaj perfortaĵoj kaŭze de religioj. Bedaŭrinde ankoraŭ nuntempe ili okazas, kaj ekzistas maltoleremo. Ofte estas fanatikuloj kiuj faras perfortaĵojn, kaj la maltoleremo ekzistas, ĉar multaj homoj pensas, ke ilia religio estas la sola vera. Fakte la dogmoj kaj ritoj de la religioj malsamas, sed neniu religio ordonas perfortaĵojn.

Poste mi montris la…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Religio efikas kiel drogoj

Religio estas “opio por la popolo”, notis siatempe Marx. Usonaj neŭrosciencistoj nun pravigas lin: Spiritualaj spertoj laŭ ili efikas simile kiel amo, drogoj kaj hazardludoj.

Tio validas almenaŭ por la 19 aparte piaj mormonoj kiujn skipo de la universitato de Utah priesploris.

La esploristoj metis la…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Tereza el Avilo

Dufoje mi skribis en la ERR pri la mistikulo kaj poeto Rumi. La dua artikolo aperis la pasintan mardon. Rumi estis sufiisto, do apartenis al la mistika branĉo de islamo.

Hodiaŭ mi parolos pri mistikulino kaj poetino, Tereza el Avilo. Kvankam la du estis do mistikuloj kaj poetoj, estas granda diferenco inter ili: Krom esti virino, ŝi estis kristana kaj malpli fama kiel poetino (oni konas nur 28 poemojn ŝiajn, kaj kelkaj specialistoj opinias ŝian poezion ne altkvalita). Tamen ŝia literatura verkaro ŝajne estas la dua plej legata en Hispanio. Ŝia plej fama verko estas “La Interna Kastelo”, aliaj gravaj estas “La Vojo al la Perfekteco” kaj ŝia membiografio.

Kial mi decidis paroli pri ŝi?…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Radio Vatikana: elsendo 2016-03-13

Vatikano

INFORMOJ PRI PAPO FRANCISKO. – 2016-03-13, DIM

Komentario: Johano 8:1-11 (la adultino)
Mizero kaj mizerikordo, unu fronte al la alia (kp. Joh 8:1-11); disdono de poŝa evangelio de Luko
La amo ne estas vortoj, ĝi estas faroj kaj servado; renkonto kun partoprenantoj en kurso de la Roma Rotao; papo Francisko vizitos Pollandon en julio; novaj tviteraj mesaĝoj.