Arquivo da tag: Religio

Elsendo de Radio Vatikana

Caravaggio

2015-08-16, dim
Komentario: Johano 6:51-58 … Vivi en konkreta kaj reala kunuleco kun Jesuo transirigas nin de la morto al la vivo … Ke la Dipatrino turnu al ni siajn mizerikordajn okulojn; pri la viktimoj de eksplodoj en Tianjin; nova tvitera mesagho … Italio: grandnombraj vizitantoj al la stando de la Sankta Segho che Expo Milano; Francio: dek jarojn post la murdo de frato Roger Schuetz, la fondinto de Taize; Sirio: pastro Tony Boutros estas liberigita; Singapuro: vizitas kardinalo Parolin; Srilanko: socia fono de la parlamenta balotado.

2015-08-13, jhau
La venonta vizito de papo Francisko al Unuighintaj Nacioj, kaj la nova encikliko; nova tvitera mesagho … Azio: kardinalo Parolin en Orienta Timoro; Malavio: peto por nova politika programo por la lukto kontrau klimataj shanghighoj; Israelo: katolika centro por la homaj rajtoj petis kompletan planon de la sekureca muro en la Valo de Cremisan; Irako: dekoj da viktimoj pro atenco en bazaro de Bagdado; Sirio: unuaj flugoj de usonaj chasaviadiloj el Turkio; Mjanmaro: la estro de la registara partio eksigita; Chinio: almenau 50 mortigitaj de eksplodoj en Tianjin; Kubo: nova retejo de la kuba registaro okaze de la vizito de papo Francisko; Kolombio: la ekspluatado de la naturaj rimedoj en du regionoj estigas gravajn postsekvojn.

2015-08-12, mer
La momento de la festo estas valora donaco kiun dio faris al la homa familio … Temo de la Monda Tago de la Paco: Venku indiferentecon kaj konkeru la pacon; granda internacia intereso pri la Monda Tago de Preghado por la Konservo de la Kreajharo; nova tvitera mesagho … Kardinalo Parolin komencis vojaghon tra Azio; Libio: demisio de la chefministro, poste malkonfirmita; Burundio: UN alvokas al dialogo kun la opozicio.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto http://eo.radiovaticana.va Sondosiero: Lau peto kaj podkasto – Live Now – Search Podcast – Select: Esperanto – Search

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

Mesaĝo sendita de:

​From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-08-17 20:39 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana

Elsendo de Radio Vatikana

———- Forwarded message ———-
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-08-10 20:58 GMT-03:00


​2015-08-09, dim
Komentario: Johano 6:41-51 … Se la koro ne malfermighas al la amo de Dio, la kredo ne burghonos; papo Francisko pri la datreveno de la unuaj atomaj bomboj – tiurilata solenado en Japanio – polemiko pri la eventuala deplojo de japanaj armeanoj eksterlanden; invito preghi por la loghantaro de Salvadoro Papo Francisko nomumis novan propran kuraciston; nova tvitera mesagho … Movada informo: raporto pri la lastaj tagoj de la Ekumena Esperanto-Kongreso en Strasburgo.

2015-08-06, jhau
La eklezio ne forgesas la kristanojn persekutatajn en Irako; letero okaze de celebroj en Orienta Timoro pro la datreveno de evangelizado en la lando … Gejunuloj de la Junulara Eukaristia Movado renkontos papon Franciskon; nova tvitera mesagho … Egiptio: duobligo de la Sueza Kanalo; Japanio: solenoj en la datreveno de la atoma bombo; Mjanmaro: grandaj nombroj da viktimoj de inundegoj, inundoj ankau en najbaraj landoj … Movada informo: finaj tagoj de la 21a Ekumena Esperanto-Kongreso

2015-08-05, mer
La baptitaj personoj, kiuj faras novan geedzighon, ne estas ekskomunikitaj kiel iuj opinias .. Bunta etoso kiam dek du mil mesoservantoj arighis en Placo Sankta Petro; la defendo de la geedzigzo, de la familio kaj de la religia libereco, temoj de la papa mesagho al la kongreso de la Kavaliroj de Kolombo; akcepto de membroj de la Junulara Eukaristia Movado; nova tvitera mesagho … Vatikanurbo: la korpo de Sankta Pio de Pietrelcina estos en la Vatikana Baziliko en 2017 – plibonigajhoj en la retejo de Radio Vatikano por auskultantoj kun malforta vidkapablo; Japanio: la 70a datreveno de la atoma bombo de Hiroshima Movada informo: eventoj de la 21a Ekumena Esperanto-Kongreso.

Radio Vatikana: Programoj en Esperanto http://eo.radiovaticana.va Sondosiero: Lau peto kaj podkasto – Live Now – Search Podcast – Select: Esperanto – Search

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


Posted By Blogger to Esperanto-Movado at 8/11/2015 05:39:00 AM

Elsendo el Radio Vatikana

———- Forwarded message ———-
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-08-03 20:57 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-08-02, dim

Komentario:

Johano 6:24-35 … Per Kristo, la pano de la vivo, ni satigas la spiritan kaj materian malsaton; en la festo de la Pardono de Asizo … Rekomencighas la publikaj renkontoj de la papo; nova tvitera mesagho … Movadaj informoj: lastaj eventoj aranghitaj de kristanoj en la Universala Kongreso de Esperanto; la 21a Ekumena Esperanto-Kongreso.

 
2015-07-30, jhau
Tvitera mesagho: La plej efika atesto pri la geedzigho … Italio: vasta akcepto de rifughintoj en la diocezo Milano – prezento che Venecio de la filmo “La Plej Malgranda Armeo de la Mondo” pri la svisa gvardio – milionoj da kristanoj estas viktimoj de perfortajhoj kaj persekutado; Mezoriento: la situacio en Sirio; Israelo: estas neniu motivo ne aranghi pilgtimon al la sanktaj lokoj; Irano-Francio: vizito de la franca ministro pri eksterlandaj aferoj Laurent Fabius; Mjanmaro: miloj da prizonuloj estas liberigitaj … Movadaj informoj: IKUE deziras ke junaj IKUE-anoj partoprenu la venontjaran Mondan Junularotagon; komuna IKUE-KELI kunveno che la Universala Kongreso; ekumena kongreso en Strasburgo.
 
2015-07-29, mer
Tvitera mesagho: Karaj gejunuloj, ne timu geedzighon … Vatikanurbo: du gravaj eventoj por Cor Unum, fako de Vatikano pri la karitatagado; Ghenevo: internacia akordo eliminos la doganon por centoj da teknikajhoj; Vatikanurbo: Ekspozicio Reciproka Beno, Papo Johano Paulo la Dua kaj la Juda Popolo; Francio: tri gravaj datrevenoj che Taize; Hungario: landlima barilo estos finkonstruita en augusto – komentoj de la episkopo de Szeged – shoko pro fotoj de migrantoj amasigitaj en fermitaj trajnoj; Turkio: armeanoj embuskitaj – interkonsento pri bufroshtato laulonge de la siria landlimo; Etiopio: la vizito de prezidanto Obama; Libio: mortkondamno por filo de Muammar Gaddafi
 
Radio Vatikana: Programoj en Esperanto http://eo.radiovaticana.va Sondosiero: Lau peto kaj podkasto – Live Now – Search Podcast – Select: Esperanto – Search
Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


Posted By Blogger to Esperanto-Movado at 8/04/2015 07:02:00 PM

Teozofio Esperante

Pluraj “fakaj” asocioj de Esperanto havas ian kontakton kun la Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ses el ili estas “aliĝintaj” asocioj, 31 estas “kontrakte kunlaborantaj” asocioj, la aliaj ne estas formale ligitaj al UEA.

Rilate al religiaj kaj filozofiaj asocioj:

Neniu el ili estas aliĝinta. Estas kunlaborantaj la jenaj:

Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj, Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo, Bahaa Esperanto-Ligo, Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, Esperanto-Populariga Asocio (Oomoto), Filozofia Asocio Tutmonda, Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, Internacia Komunista Esperantista Kolektivo, Internacia Naturista Organizo Esperantista, Kristana Esperantista Ligo Internacia, Kvakera Esperanto-Societo, Mondpaca Esperantista Movado, Spiritisma Eldona Asocio “F.V.Lorenz”, Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio.

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO.