Religioj en Braziljo (3)

Eble estus pli normale paroli pri religioj en Brazilo, sed mi komencis la 5-an de decembro paroli pri religioj en Braziljo, ĉar en la brazila ĉefurbo – aŭ pli ekzakte en la tiel nomata Federacia Distrikto – estas aparte granda la nombro de spiritaj movadoj.

Mi menciis la religian sinkretismon ekzistantan en ĉi-tiu lando. Kiu estas sinkretismo? PIV eksplikas: …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Religioj en Braziljo (2)

Post la pasintsemajna enkonduko mi parolos nun iomete pri religioj kaj aliaj spiritaj movadoj en Braziljo.

Tamen antaŭe menciindas la fakto, ke la nombro de homoj en ĉi-tiu urbo kiuj deklaris sin senreligiaj pligrandiĝis de 4,8% en 2011 ĝis 7,9% en 2016. Malgraŭ tiu kresko la senreligiuloj estas preskaŭ la duono de la brazila averaĝo.

La katolikoj ne estas nur la …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Religioj en Braziljo (1)

Kiam mi volis skribi pri “Religioj en Braziljo”, mi rigardis unue la vikipediajn artikolojn pri “Religioj en Brazilo” kaj “Religioj en Germanio”. Tiu lasta artikolo ege surprizis min: en ĝi troviĝas listo kun pli ol cent (!) religioj, sektoj kaj aliaj spiritaj movadoj. Preskaŭ dudek el ili havas nur malpli ol mil membrojn. La katolika eklezio estas je la unua loko, kun 28,5% de la loĝantaro, la evangelia (al kiu apartenas ĉirkaŭ 20 diversaj protestantaj eklezioj) je la dua, kun 26,5%. La trian lokon okupas la sunaistoj (3,2%) – pro tio, ke vivas multaj enmigrintoj en Germanio. Sed la plejmultaj enloĝantoj en tiu lando deklaris sin senreligiaj (ĉirkaŭ 35%).

Male Brazilo estas …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Sintenoj postulitaj de religioj

En la pasinteco okazis multegaj perfortaĵoj kaŭze de religioj. Bedaŭrinde ankoraŭ nuntempe ili okazas, kaj ekzistas maltoleremo. Ofte estas fanatikuloj kiuj faras perfortaĵojn, kaj la maltoleremo ekzistas, ĉar multaj homoj pensas, ke ilia religio estas la sola vera. Fakte la dogmoj kaj ritoj de la religioj malsamas, sed neniu religio ordonas perfortaĵojn.

Ni vidu la sintenojn postulitajn de la grandaj religioj (ankoraŭ ekzistantaj) kaj je la fino ankaŭ de kvar pli novaj religioj .

La plej antikva religio…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kiel uzi malplenajn preĝejojn?

 

Jen kelkaj informoj de la esperanta Vikipedio pri Kristanismo:

“Kristanismo estas monoteisma religio, bazita sur la vivo kaj instruoj de Jesuo de Nazareto, kiun kristanoj kredas esti la Filo de Dio, laŭ la Nova Testamento, kiu naskiĝis kiel homo […].
La ĉefaj nunaj formoj de kristanismo: 1. katolikismo (53%); 2. protestantismo (16%); 3. ortodoksismo (11%); 4. anglikanismo (3%). […]

Nicea kristanismo estas kristanismo, kiu konfesas la Kredon Nicean, laŭ kiu Jesuo Kristo estas tute Dio kaj tute homo. Katolikismo, ortodoksismo, protestantismo kaj anglikanismo estas kristanismoj niceaj. […]

La ĉefaj nunaj formoj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)