Arquivo da tag: Retradio

Radio Vatikana: elsendo 2016-03-09

INFORMOJ PRI PAPO FRANCISKO; INTERNACIAJ INFORMOJ. – 2016-03-09, MER.  RADIO VATIKANA – ESPERANTO

Papo Francisko partoprenas kun la roma kurio en la spiritaj ekzercoj de karesmo: la travidebleco de la havaĵoj de la eklezio kaj la lukto kontraŭ malsato; venontaj sanktproklamoj de Tereza de Kalkato kaj aliaj el Meksikio, Argentino, Pollando kaj Svedio; la tria datreveno de la elektiĝo de papo Francisko: bilanco kaj defioj; novaj tviteraj mesaĝoj
Migrantoj: Slovenio fermis siajn landlimojn – akordo inter Turkio kaj Germanio – Serbio kaj Kroatio simile agas – kritiko kaj zorgo de UN; Sirio: daŭras la lukto kontraŭ IŜ, la humaneca situacio restas katastrofa; komenciĝis preparoj por intertraktoj inter la siria registaro kaj la opozicioj; Pakistano: domoj kaj lokoj el historia, arta kaj religia valoro riskas detruon pro konstruprojekto; Nord-Koreio: la registaro anoncis ke ĝi miniaturigis atoman bombon kaj estas preta por preventa atako; Mjanmaro: granda atendo por la prezidanta balotado.

3ZZZ Radio: elsendo 2016-03-07

elsendo de la 7a de marto 2016

Posted March 7th, 2016 by Franciska Toubale

Kanto : el la kompaktdisko Surplacen venu vi de Kaj Tiel Plu « La violonisto »
Legado : Franciska el la Gazeto « La greka knabineto » de Lenke Szasz
Parolado : Marcel Vortplufarado parto 1
Programo de la BBC radio pro fajroalarmo
Legado : Heather el Monato « Kiel festas slovakoj ; kristane kaj pagane » de Julius Haŭser

Radio Rio de Janeiro elsendos en Esperanto

Fabiano Henrique

Radio Rio de Janeiro elsendos programojn tute parolatajn en Esperanto. La novaĵo estis konigita je la 11-a de Aŭgusto, en la Mirinda Urbo. La estraro de tiu radiostacio aprobis projekton, proponitan fine de Julio, por la pliigo de ĝia aktivado rilate al la Internacia Lingvo.

Estos produktitaj du monataj programoj, elsendotaj nur per interreto. La unua, titolita “Esperanto, la Lingvo de Frateco”, havos neŭtralan karakteron kaj enhavos muzikon, novaĵojn kaj intervjuojn. La dua, kies nomo estas “La Konsolanto”, havos doktrinan trajton, enfokusigante la verkaron de Allan Kardec.

La novaj programoj estos disponeblaj por senpagaj aŭskultado kaj elŝutado. Je ĉiu dua semajno, aldoniĝos la respektivaj sondosieroj. Oni ankaŭ intencas meti ambaŭ programojn en la programaron realtempe elsendatan perrete.

Legu pli…

Continue lendo Radio Rio de Janeiro elsendos en Esperanto