La kuraca efiko de la avokado

En la esperanta Vikipedio estas kelkaj informoj pri la avokado. Mi citas tiujn:

“Avokado estas la frukto de avokadujo (Persea americana =  amerika perseo), neotropika plantospecio. Ĝi estas tre nutra, havas fortikan ŝelon brunan aŭ verdan, ovoidan, globecan aŭ piran formon kaj pezon de ĉ. 150 – 300 gramoj. En Peruo kreskas eĉ konsiderinde pli grandaj ekzempleroj, pezantaj ĝis unu kilogramon. Laŭ botanika vidpunkto Avokado estas bero. Ĝi havas unu solan semon, malmolan, kiu, same kiel la ŝelo, gustas amare kaj ne estas manĝinda.”

Pliaj informoj estas ekzemple en la germana Vikipedio:
“La ĝis 15 metrojn alta arbo devenas el suda Meksiko kaj jam estis kultivita…

Legu kaj aŭskultu ĉe Esperanta Retradio

Lingvo el la stepo venis al Eŭropo

De kie venis la patrino de la hindeŭropaj lingvoj? Kaj kiam? Devenloko kaj tempo estas malklaraj, sed genanalizoj subtenas la hipotezon pri la deveno el stepo.

De islandanoj alte en la nordokcidento ĝis la hindoj for en la sudoriento tri miliardoj da homoj havas ion komunan: Ili parolas unu el la 400 lingvoj el la hindeŭropa familio. Pri tio atentiĝis  jam en la jaro 1647 la nederlanda lingvisto Marcus Zuerius van Boxhorn, li konjektis pralingvon, la skitan. Pri tio li estis tro frua, sekve en la jaro 1816 la germano Franz Bopp komparis la sanskritan kun la persa kaj kun eŭropaj lingvoj, kaj per tio li metis la bazon por tio kion oni unue nomis hindogermana kaj poste mildigis al hindeŭropa, ĉar tio akcelis naciismojn, ne nur…

Legu kaj aŭskultu ĉe Esperanta Retradio

La Krono de delicoj

Rava surprizo en nordokcidenta Italujo

Miaj israelaj samlandanoj ne emas inkluzivi en siaj turismaj itineroj en Italujo la nordokcidentan regionon Piemonto kaj ĝian ĉefurbon Torino. Tiu surpriza urbo fariĝis, en 1861, la unua ĉefurbo de la ĵus unuigita regno de Italujo, antaŭ Florenco kaj Romo. La unua reĝo de Italujo estis Vittorio Emanuelo II de la dinastio de Savoja. La antaŭa duklando de domo Savoja etendiĝis ambaŭflanke de la nordokcidentaj Alpoj kaj en 1563 la duko Emanuelo Filiberto translokis sian ĉefurbon el Chambéry [ŝāberì], en la franca departemento Savoie [savŭà], al Torino, en la itala regiono Piemonto.

Ekde tiam pro iniciato de la dukoj de la dinastio Savoja,…

Legu kaj aŭskultu ĉe ESPERANTO RETRADIO

Esperanto Retradio: Nova Formebla Ŝtalo

Esploristoj disvolvis novan formon de ŝtalo. La materialo estos aparte malpeza, firma kaj tamen formebla. Aŭtomobiloj tiel povus estonte fariĝi pli sekuraj. Respondecas por tiuj novaj ecoj laŭpeza procentaĵo de nikelo de proksimume 5 procentoj.

Sudkoreaj sciencistoj disvolvis novan malpezan ŝtalon. Apud fero, mangano kaj aluminio la alojo enhavas ankaŭ nikelon. La mat…

Legu kaj aŭdu pli ĉe… (Esperanto Retradio)

Esperanta Retradio: Regado de plimulto?

Esperanta Retradio

Samkiel la tuta Eŭropo ankaŭ mia lando fieras pro la demokrata sistemo. En la sistemo – kiel vi scias – regas plimulto. Tamen ĉu vere? Verdire komence jes, ĉar la plimulto dum t.n. balotoj elektas siajn reprezentatntojn t.e. malplimulton. La malplimulto kreas deputitaron t.e. decidan aŭtoritaton, kiu en kelkaj landoj nomiĝas parlamento. Sed en tiu sistemo plej ofte ekzistas ankaŭ registaro, kiu estas ankoraŭ pli granda malplimulto de gravuloj nomataj ministroj t.e. la plenuma aŭtoritato.

Do kiamaniere post balotoj okazas la regado de la plimulto, al kiu apartenas ĉiuj civitanoj t.e. ni? Efektive tia regado okazus kondiĉe, ke ĉiu elektita parlamentano kaj ministro de la…

Legu kaj aŭskultu  la tuton ĉe…  Esperanta Retradio.