Arquivo da tag: Retradio

Lastaj elsendoj en Esperantio

 
 
 
 
 
esperanta retradio


​–
​Kunlaboro de Rafaelo (PMA)​
Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


Postado por Blogger no Eventos e Divulgação do Esperanto em 7/16/2015 02:37:00 PM

Nutri la planedon – Energio por la vivo

La mesaĝo de vertikala kampo en la israela pavilono

La tre grava internacia ekspozicio EXPO2015 en Milano, kiun oni malfermis je la komenco de majo, fokusiĝas sur la metodoj por provizado de sana nutrado al la monda loĝantaro kun alta konsidero pri la protektado de la natura medio.

La oficiala devizo de tiu ekspozicio estas “Nutri la planedon – Energio por la vivo”. Hodiaŭ en la mondo estas pli ol 800 milionoj da homoj, kiuj suferas pro manko de nutrado. Aliflanke en multaj landoj, oni senzorge forĵetas kiel rubaĵon nekredeblan kvanton da manĝaĵoj. Laŭ ĝisdatigita taksado, temas pri 1,3 miliardoj da tonoj: tio signifas, ke oni malŝpare forĵetas ĉirkaŭ trionon de la tutmonda produktado.

Legu pli kaj aŭskultu ĉe… Esperanta Retradio

450ª Elsendo el Pola Retradio

Ĉu komputiloj anstataŭigos homojn?

La 26-a fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof konsistigas la literaturan segmenton de la 450-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Krome ni memorigas la polan ensemblon “Niaj bardoj”, kiu en sia repertuaro havis ankaŭ poezion de Julio Baghy. Komence ni informas pri la finiĝinta konkurso “Galicja Vitis” kaj el la pola gazetaro aŭdiĝas informo pri la valoro de hejma. La sciencbultena temo koncernas la demandon, ĉu komputiloj anstataŭigos homojn? La informoj de la novaĵeldono kaj scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj.

Informis: Barbara Pietrzak

Elektraj taksioj por varmegaj urbegoj

 

enen metropoloj kiel Manilo, Singapuro aŭ Bangkoko daŭre regas varmego – kaj la forta trafiko rabas la aeron por spiri. Germanaj esploristoj disvolvis elektran aŭtomobilon kiu celas plibonigi la situacion.

Apud multaj ankoraŭ ne maturaj projektoj por meditaŭga urba trafiko en urbegoj jam estas preta por aplikado elektra taksio taŭga por la tropika zono. La projekto kun la nomo EVA estis prezentata en Singapuro. Ĝi disponas pri…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe… ESPERANTA RETRADIO