“Femina” atingis sian dekan vivojaron

La Esperanta revuo “Femina” atingis sian dekan vivojaron. Tia jubileo meritas komenton.

Dum tiu tempo, ĝi aperis regule, kvar-foje en ĉiu jaro. La tuta kolekto formas do stakon da kvardek kajeroj, kiuj valoras la penon konservi kiel kolekton. Estus bela iniciato, se la eldonejo publikigus ĝin en formo de impona volumo, kiu certe interesus multajn aĉetontojn, se oni konsideras, ke la materialo de la revuo ne perdas sian aktualecon.

“Femina” estas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Elektronika ePub-versio de la revuo “La Ondo de Esperanto”

La paperan revuon “La Ondo de Esperanto” ekde 2007 oni povas aboni ankaŭ en la elektronika formato pdf. Tamen legi en poŝtelefonoj kaj platkomputiloj pdf-dosieron kun dimensio A-4 ne estas oportune, do nun la redakcio de la revuo pretigis ankaŭ la version laŭ la normo ePub(= Electronika Publikaĵo).
Provnumeron de la marta “La Ondo” en ePub oni povas senpage elŝuti ĉe http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php
Se almenaŭ 20 personoj, nun ne abonantaj La Ondo-n elektronike, skribos al la redakcio pri sia abon-preteco, ili faros la ePub-an version konstanta, kaj la elektronikaj abonantoj povos legi ambaŭ bitversiojn – pdf kaj ePub – kontraŭ la nuna kotizo 15 eŭroj por la jaro.
Sube la tuta artikolo el al retejo de La Ondo:
——
La Ondo por legiloj, platkomputiloj kaj saĝtelefonoj
La redakcio de La Ondo de Esperanto ekde 2007 proponas elektronikan abonon en la populara dosierformo (normo, formato, prezentomaniero) pdf (angle: Portable Document Format). Nuntempe pli ol kvarono da abonantoj preferas ricevi la revuon ne papere, sed kiel pdf-dosieron. Sed bone vidi la tutan paĝon de la “fiksformata” bitrevuo oni povas nur per surtabla komputilo aŭ relative grand-ekrana platkomputilo (tabulkomputilo).
Por la posedantoj de librolegiloj, saĝtelefonoj kaj negrandaj platkomputiloj la legado de A4-formata pdf-revuo ne estas oportuna. Speciale por ili la redakcio de La Ondo de Esperanto ĵus enretigis provnumeron de la marta Ondo laŭ la normo ePub (Electronic Publication). Oni povas legi ĝin helpe de pluraj aparatoj.
La testado montris, ke en “grandaj” komputiloj kaj tekokomputiloj, la ePub-a versio de La Ondo estas bone legebla per la legoprogramoj/prezentiloj Adobe Digital Editions (ADE), Calibre kaj AZARDi. La uzantoj de la retumilo Fajrovulpo (Firefox) povas legi epub-librojn helpe de la senpaga kromprogramo EPUBReader, kiu havas, interalie, fasadon en Esperanto.
La kvalito de la surekrana bildo en poŝtelefonoj kaj platkomputiloj dependas de la uzataj legoprogramoj. Sufiĉe bone ePub estas prezentata per iBooks en iPad, iPhone kaj aliaj aparatoj de Apple. La legoprogramoj FBReader, AlReader kaj CoolReader prezentas ne ĉiujn eblojn de ePub (la flankbildoj povas iĝi centraj, anstataŭ la tiparoj “enkorpigitaj” en ePub povas aperi tiparoj de tiuj programoj). La posedantoj de la aparatoj, kiuj funkcias kun Android, povas uzi la programeton ePub Reader.
Ni dankas al Ulrich Becker, Jurij Manjahin, Cindy McKee, Paul Peeraerts kaj Sergio Pokrovskij, kiuj per provlegado en pluraj aparatoj kun diversaj legoprogramoj ebligis al ni aranĝi laŭeble plej taŭgan finan ePub-version de La Ondo.
Elŝutu ĝin en nia kiosko http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php kaj skribu al ni (sezonoj@yahoo.com,) per kiu librolegilo/komputilo kaj per kiu legoprogramo vi legis ĝin kaj kiujn problemojn vi havis ĉe la legado.
Se vi ankoraŭ ne abonas La Ondon, sed ŝatus legi ĝin elektronike, vi povas aboni ĝin por la tuta jaro 2016. Se almenaŭ 20 personoj, kiuj nun ne abonas La Ondon elektronike, skribos al ni pri sia abon-preteco, ni faros la ePub-an version konstanta, kaj la elektronikaj abonantoj povos legi ambaŭ bitversiojn (pdf kaj ePub) kontraŭ la nuna kotizo (15 eŭroj por la jaro).
Sukcesan legadon!
El la retejo de La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/04/ondo-9/
——-
Fonto: Ret-Info, LS

Revuo Esperanto

Revuo Esperanto Aŭg 2015
Revuo Esperanto Aŭg 2015

La enhavlisto de la aŭgusta kajero:

147 … Malferme: Kongresaj sentoj dum kongresa cento – Humphrey Tonkin
149 … Unua Alineo: UEA turnas sin eksteren kaj ekstereŭropen; AMO pluse prosperas post la jubilea kongreso
150 … Dek Demandoj: Veronika Poór, multfaceta aktivulo, parolas pri sia agado sur diversaj laborkampoj
152 … Esperanto | Utiligado: Pedagogiaj paŝoj al la utiligado de Esperanto – Dennis Keefe
153 … TEJO | Subvencioj: TEJO sukcesas pri subvencioj – Łukasz ŻEBROWSKI
154 … Kalejdoskopo: Notoj pri interesaj eventoj, homoj kaj agadoj
156 … Recenzo: Literatura kritiko – grava kontribuo
157 … Recenzo: Plia lingvo por fonda verko
158 … Recenzo: Impona libreto pri historiaj tegmentaj strukturoj
159 … Recenzo: Dresdena simbolo en bela libro
160 … Recenzo: La mondo konas Bjalistokon danke al Zamenhof
161 … Novelo | Traduko: La novelo “Esperanto” de Amos Oz en E-vesto – Amri Wandel
162 … Kalendaro: Niaj eventoj de septembro al decembro
164 … Video | Konkurso: “Teo kaj Amo” furoris en Ĉinio – Olga Ŝilajeva.
164 … Legantoj | Reago: Vojo malfermita por Esperanto kiel heredaĵo – Etsuo Miyoshi
165 … Forpasoj | Oficiala Informilo: Forpasintaj esperantistoj. Oficiala Informilo
166 … Laste Aperis: La laste aperintaj libroj

 

En la retejo UEA.ORG jam estas elŝutebla la PDF-versio de la aŭgusta numero de la revuo Esperanto.

Revuo Esperanto: Marto 2015

La enhavlisto de la marta kajero:
  • 51 … Malferme: Tutmovada rezolucio por la 100-a UK
  • 53 … Unua Alineo: Barbara Pietrzak panorame prezentas la marŝadon de la Jaro M60
  • 54 … Dek Demandoj: Paul Gubbins kreis la titolon sur la kovrilo – Stila majstro de la Esperanta romano – kaj ĝi sinteze prezentas tiun elstaregan aŭstralian E-verkiston, Trevor Steele, kiu parolis al Esperanto pri siaj verkaro kaj sperto kiel Ĝenerala Direktoro de UEA.
  • 56 … Kolombejo | Recenzo: Ekkonu la vigliĝantan kolombian junularan E-movadon. Manlibro de la sendependa verkisto.
  • 57 … Memore: Trevor Steele pri sia samlandano Kep Enderby.
  • 58 … Kalejdoskopo: Notoj pri interesaj eventoj, homoj kaj agadoj.
  • 60 … Aŭstralio kaj Oceanio: Malgraŭ la problemoj de la lastaj tempoj, la granda potencialo de Oceanio por Esperanto, kie Aŭstralio pintas, ne perdiĝis. Multon oni povas atendi de la tiuregiona esperantistaro.
  • 62 … Oficiala Informilo: Oficialaj komunikoj de UEA.
  • 63 … Kongresa Komuniko: Akurataj kaj utilaj informoj pri la 100-a UK.
  • 64 … Kongreso | BKE: Brazila Esperanto-Ligo okazigis sian 50-an kongreson kaj ekpaŝas por unuafoje kongresi en Amazonio.
  • 65 … UK – turismaj aspektoj: Resuma prezento de la turismaj allogaĵoj de la UK-Lillo.
  • 68 … Interlingvistiko por Esperantistoj: Kial tiom da latinidaj planlingvoj?
  • 70 … Forpasoj: Nekrologoj.
  • 71 … Laste Aperis: La laste aperintaj libroj kaj aliaj materialoj.

fonto: UEA.ORG