Esperigaj faboj por Afriko

Nova tre fruktodona kaj klimatrezista bredaĵo de fabo igas agrikulturistojn ĝojegi en la orientafrika lando Ugando. Precipe en la nordo de la lando necesas nutri krom la propra malriĉa enloĝantaro ankaŭ pli ol unu miliono da rifuĝintoj kiuj dum la pasintaj jaroj estas venintaj el la militĥaosa najbara lando Suda Sudano.

Nun la uganda registaro kaj agrikulturaj ekspertoj vetas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Gastigado de rifuĝintoj en Grekio

Ekde la pasinta somero en Aŭstrio la temo de la militrifuĝintoj el Sirio, de azilpetantoj el aliaj landoj kaj de ceteraj migrantoj estas tre aktuala. Preskaŭ 100.000 novaj azilpetantoj de tiam vivas en Aŭstrio, tio estas laŭ la nombro de loĝantoj la plej alta procentaĵo en EU. La homoj ja volis atingi ĉefe Germanion kaj Svedion, sed survoje tien ili devis trapasi Aŭstrion kaj al multaj el ili la lando aperis same taŭga por restadi tie kiel la originaj cellandoj Germanio kaj Svedio.
Pro la jam alta nombro da azilpetantoj la aŭstra registaro decidis…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kompufono – gravega ilo por rifuĝantoj

Lastatempe Aŭstrio fariĝis transira lando por milit-rifuĝantoj el Sirio kiuj estas survoje al Germanio kie ili volas peti pri azilo. Dum la longa vojaĝo tra multaj landoj ili ne povas kunporti multajn havaĵojn kaj ili volas teni kontakton kun siaj familianoj en la hejmlando aŭ en lando kie aliaj familianoj aŭ amikoj jam estas trovintaj azilon. Sed ili ja povas kunporti malgrandan kompufonon kiu helpas al ili trovi la vojon kaj trovi siajn familianojn kaj amikojn.

Tiu kompufono estas transportilo de personaj datumoj, ĝi estas telefono kaj ĝi servas por ricevi informojn el la interreto pri la aktuala situacio, ĝi estas navigilo kiu kondukas la rifuĝantojn tra nekonata tereno. Helpe de…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO