La unua brazila imperiestrino

En ĉi tiuj lastaj semajnoj de la jaro 2017, brazilanoj rememoras, post 200 jaroj, la alvenon en Brazilo de ĝia unua imperiestrino. Caroline Josepha Leopoldine Franziska Ferdinanda von Österreich, filino de la aῠstra imperiestro Francisko la I-a. Ŝi alvenis en Rio-de-Ĵanejro en novembro 1817. Eble tiu momento en la brazila historio interesas precipe brazilanojn, sed la vivo de Leopoldina estis tiom eventoplena, ke ankaῠ …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La Ŝtonaj Montoj de la Kuŝanta Giganto

 

 

 
Kurioza turisma loko de Rio-de-Ĵanejro estas la bela monto Gávea Ŝtono (Pedra da Gávea). Ĝi estas la plej alta granita monto de la mondo, kiu finiĝas tuj en la maro. Ĝi havas tre kuriozan formon. Oni diras, ke ĝi reprezentas la kapon de giganto. Kelkaj homoj diras, ke en ĝi troviĝas fenicaj enskribaĵoj kaj ke ene de la monto kuŝas la tombo de fenica reĝo. Sendube estus tre strange, ke fenicoj sukcesus krozi Atlantikon en tiu tempo kaj atingi Brazilon. Tiuj kurozaj kaj ŝajnaj signoj estis faritaj de la ventoj. Sciencistoj eĉ faris sismajn testojn tie kaj trovis absolute nenion meze de tiu ŝtono. Malgraŭ tio, la legendo pri la fenicaj maristoj ankoraŭ restas ĉe la kreiva kapo de multaj homoj. Rigardante la urbon Rio de la maro, ĝiaj montaroj havas formon de giganto, kie Gávea Ŝtono estus ĝia kapo kaj Suker-Pano ĝiaj piedoj Ĝi estas la fama “Kuŝanta Giganto”!
 
(Artikolo de Alvaro Mota, el la Almako Lorenz-2015)



Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 9/20/2015 09:46:00 AM

La deveno de la nomo Sukerpano

Sukerpano en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
​Unu el la plej mondkonataj poŝkartoj de Brazilo nomiĝas Suker-Kano (Pão de Açúcar), kie ekzistas pendvagonoj ligante la montojn Urka kaj Suker-Kano. Ĉu vi scias, kial tiu monto havas tiun strangan nomon? Ĉu hazarde la monto memorigis al la stomako de portugaloj dolĉan panon de sia fora patrujo? Ĉu ili lekis la ŝtonon de la monto kaj konstatis, ke ĝi estas dolĉa? Fakte, la respondo ne estas tiel freneza.
Antaŭ sia alveno al Brazilo, portugaloj havis la kutimon kultivi sukerkanon en la insulo Madejro en Afriko. En tiu tempo kansukero ne estis vendata en plastaj saketoj, kiel ni kutimas aĉeti en superbazaroj. La kansukero estis komercata per konusaj muldiloj, kiuj en tiu tempo estis nomataj “Sukera lignostango” (Pau de Açúcar). Ĉar la monto de Suker-Pano havas konusan formon, ĝi memorigis al la portugaloj tiun “Pau de Açúcar”. Tamen pro la evoluo de la lingvo, la prononco de la vorto “pau” (paŭ)- lignostango fariĝis pão(pao)- pano. Jen la klarigo pri tiu amuza nomo.
Artikolo de Alvaro Mota, el Almanako Lorenz (2015)

​Kontribuo de Roze (PMA)

IKEo (Aulas ao Vivo de Esperanto): http://bit.ly/pma-ikeo
Esperanto@Brazilo: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Radio Rio de Janeiro elsendos en Esperanto

Fabiano Henrique

Radio Rio de Janeiro elsendos programojn tute parolatajn en Esperanto. La novaĵo estis konigita je la 11-a de Aŭgusto, en la Mirinda Urbo. La estraro de tiu radiostacio aprobis projekton, proponitan fine de Julio, por la pliigo de ĝia aktivado rilate al la Internacia Lingvo.

Estos produktitaj du monataj programoj, elsendotaj nur per interreto. La unua, titolita “Esperanto, la Lingvo de Frateco”, havos neŭtralan karakteron kaj enhavos muzikon, novaĵojn kaj intervjuojn. La dua, kies nomo estas “La Konsolanto”, havos doktrinan trajton, enfokusigante la verkaron de Allan Kardec.

La novaj programoj estos disponeblaj por senpagaj aŭskultado kaj elŝutado. Je ĉiu dua semajno, aldoniĝos la respektivaj sondosieroj. Oni ankaŭ intencas meti ambaŭ programojn en la programaron realtempe elsendatan perrete.

Legu pli…

Continuar lendo Radio Rio de Janeiro elsendos en Esperanto

Deveno de Karioko

La historio de la urbo Rio-de-Ĵanejro ne komenciĝis en la jaro 1565-a, kiam la urbo estis fondita de la portugalo Estácio de Sá (Estasjo-de-Sa). Fakte, ĝi vere komenciĝis per la antaŭaj loĝantoj de tiu ĉi ĉe-mara regiono de Brazilo. Mi parolas pri la indiĝenoj tamojoj. Hodiaŭ ili ne plu ekzistas en Rio, ĉar ili estis forpelitaj, sklavigitaj kaj enmiksiĝintaj kun la eŭropaj koloniigantoj. Malgraŭ tio, tiuj indiĝenoj lasis spurojn, kiuj ankoraŭ konserviĝas en kelkaj nomoj de lokoj kaj vortoj de nia portugala lingvo. Unu ekzemplo estas la nomigo  de la homoj, kiuj naskiĝas en la urbo Rio-de-Ĵanejro: “carioca” (karioka). Tiu nomo venas el la indiĝena lingvo kaj signifas “loĝanto de la blanka domo”. Eble ĝi aludas al la domo starigita de la unuaj portugalaj koloniigantoj apud la rivero, kiu nun ankaŭ havas la saman nomon (Rio Carioca).
(Álvaro Mota, el Almanako Lorenz 2015)


​Kontribuo de Roze (PMA) – Publikigita en la blogo Kurioza kaj Gaja

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko