Kreita reala versio de “Transformulo”

La aŭto-roboto LETRONS en la formo de aŭto
 
La aŭto-roboto LETRONS preta transformi al la formo de roboto
 
La aŭto-roboto LETRONS en la formo de roboto
 

    “Aŭto-robotoj” en kartuno kaj filmo, kiaj “Optimus Prime” kaj “Bumblebee”, iam altiris multajn maniulojn tutmonde, inter kiuj estas Turgut Alpagat, turka inĝeniero. Nun, li kaj liaj kolegoj paŝon post paŝo alproksimiĝas al siaj infanaĝaj sonĝoj — realigi heroojn en kartuno. LETRONS estas la unua tia speca aŭto-roboto kiun ili faris dum ok monatoj.

Redaktoro: Gao Shuyuan

El Popola Ĉinio

La unua inteligenta roboto en la flughaveno de Shenzhen

 

    En la lastaj jaroj la flughavenoj en la tuta mondo alfrontas pli severan situacion en la luktado kontraŭ terorismo kaj konservado de sekureco. En la flughaveno de Shenzhen daŭre sentiĝis la manko de policanoj. Pro tio la policejo de la flughaveno esploris eblecon kaj sukcesis produkti inteligentan roboton Anbot (“Shenzhen Xiao’an” en la ĉina). En la esplorado kaj produktado la policejo kunlaboris kun la videofilma taĉmento de la urba buroo pri publika sekureco, la Nacia Universitato de Defenda Teknologio kaj la kompanio Changfeng pri aerospaca teknologio. Temas pri kunfandiĝo de praktika bezono kaj scienca esploro.

La lastatempe ekfunkciigita roboto okupiĝas pri sendependa 24-hora patrolado en la forflug-halo sur la kvara etaĝo de la pasaĝerhalo T3. Ĝi faras preparan laboron por sekureca kontrolo per ĉiudirekta filmado per kvar moveblaj kaj ciferecaj kameraoj altdifinaj, kiuj ebligas al ĝi rekoni vizaĝojn de moviĝantaj homoj. La roboto ankaŭ sendadas koncernajn informojn per bildoj al la postsceneja sistemo de grandega datumaro, kiu faras kraŝan analizon kaj realtempan averton. Anbot havas jenajn kvar funkciojn: sendependa patrolo, rekono de homaj vizaĝoj, inteligenteca servo kaj kriz-respondo.

Redaktoro: Gao Shuyuan

El Popola Ĉinio

Azio timas la venkon de robotoj

Dum jardekoj aziaj industrilaboristoj kiel malmultekostaj konkurantoj kaŭzis timon en Eŭropo. Nun ili mem timas, ĉar robotoj povus transpreni ilian laboron. Tiu teknika revolucio ricevis la nomon “Industrio 4.0”.

Temas pri la ciferecigo de la industrio kaj pri “inteligentaj robotoj”.

En industrio 4.0 inteligentaj komponantoj komunikas unuj kun la aliaj. Inteligentaj maŝinoj organizas sian propran funkciadon, la reprovizadon kaj mendadon de materialo kaj kapablas multe pli. Sed ili ne nur zorgas pri…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)