Arquivo da tag: romano

Sidarto

Antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj mi legis la germanan originalon de la libro Siddharta de Hermann Hesse, kaj antaŭ nelonge mi eksciis pri la esperanta traduko (Sidarto), kiun mi nun volis legi. Mi vidis, ke ĝi estas aĉetebla en UEA kaj, ĉar mi estis ironta al UK en Seulo, mi volis mendi ĝin por preni ĝin en la libroservo. Bedaŭrinde mi ne faris tion sufiĉe frue: la libroj de la kongresa libroservo jam estis senditaj al Koreio. Tial mi petis, ke la libro estu sendata al mia brazila adreso, kaj evidente mi devis pagi la sendokoston. Bonŝance la libro alvenis post malmultaj tagoj, kaj mi estis tre kontenta – pro du kialoj: …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Elsendo de Pola Retradio

 

Clelia Conterno Guglieminetti
Clelia Conterno Guglieminetti

Komence de la 473-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nia aktualaĵo aperas sojle de la vizito de la pola prezidento en Germanio. La kulturkronika informo rilatas al la nova sidejo de la Mielkuka Muzeo en Toruń, Pollando. La E-informo sciigas pri la nova originala E-romano de la eldonejo „Edition Iltis”. Temas pri „Ho, tomboj de l’ prapatroj” de Clelia Conterno Guglieminetti, aperanta okaze de la 100a naskiĝdatreveno de la aŭtorino (1915-1984), kiu verkis en la itala kaj en Esperanto. La programon – en kiu muzike akompanas nin fragmente la kanto „Reva danco” de Kapriol’ el ilia KD „Kavaliriko”, eldonita de Vinilkosmo – finas Leterkesto. La tekstoj de la komencaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko Novaĵoj.

E_elsendo el la 28.08.2015