Ne tiom oro kiom salo valoras

Maljuna reĝo havis tri filinojn, kiujn li amis tutkore. ĉar li sentis, ke liaj vivofortoj malpliiĝas jam, li ofte meditadis, kiu el tiuj tri fariĝu estrino de la regno post lia morto. Amante ilin egalmezure, li tre zorgumis por decidi juste. Finfine venis al li ideo elekti tiun, kiu plej multe amas lin. Li do tuj venigis la filinojn kaj al ili diris: “Filinetoj miaj! Mi maljunas jam kaj neniu scias, kiom longe mi estas vivonta ankoraŭ. Tial mi volas decidi, kiu el inter vi estu reĝino, post kiam mi malviviĝos ….

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Salo forpelas gravajn intestajn bakteriojn

Salo estas grava konsistero de nia nutraĵo. Ĉar ĝi influas ankaŭ la gustosenton, plej multaj homoj manĝas tro da ĝi. Tio efikas negative al bakterioj en la intesto, kaj al la imunsistemo, kiel esploristoj nun de nelonge scias.

Tro da salo en la manĝaĵo estas malsana. Ĝi povas …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Montbicikli en la plej malalta loko en la mondo

La Morta Maro (hebree éí äîìç [Jam HaMelaĥ] = “Sala maro”; arabe بحر الميّت [Baĥr el-Majet] aŭ بحر لوط  [Baĥr Lot] = “Maro de la Morto” aŭ “Maro de Lot”) estas lago, kiun nutras la rivero Jordano. Ĝi estas sala lago sen elfluantoj ĉ. 1.020 km2 granda kaj situas en la jordana malaltebenaĵo, t.e. la jordana kavego, kiu estas la norda etendiĝo de Granda Rifto. La akvosurfaco situas 396 m. sub marnivelo; en kelkaj sekaj jaroj ĝi atingas eĉ -400 m. Tial tiu ĉi areo estas la plej profunda tersurfaco, kiun oni povas atingi ĉielvolbe. La fundo de la lago mem situas 794 m. sub marnivelo.

Sudokcidente de la Morta Maro troviĝas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)