Arquivo da tag: sano

Dolĉaj tentaĵoj

Larry Stevens, profesoro por psikologiaj sciencoj ĉe la Universitato de Norda Arizono, kutime manĝas posttagmeze pecon da ĉokolado, ne nur ĉar ĝi estas bongusta sed precipe ĉar li opinias ke ĝi helpas lin pli bone koncentriĝi kaj ĝi ankaŭ influas la sangopremon.

„Multaj homoj, aparte studentoj, iĝas iomete konfuzigitaj posttagmeze kaj ne povas bone koncentriĝi. Pro tio mi konsilas al ili manĝi ĉokoladon por plibonigi la atenton.“Li informas ilin ke estas la kakao kiu havas tiun efikon kaj tial ili devas elekti malhelan brunan ĉokoladon sen tro da sukero kaj lakto.

Delonge oni scias ke ĉokolado povas plilarĝigi sangovaskulojn kaj fine redukti…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio

Jogo kaj sano – grava konfirmo

La informo ne estas nova, sed ĝis nun ne komplete pruvita. La pruvo ĵus publikiĝis: jogo efektive bonfaras al la sano. La Eŭropa Revuo pri Preventa Kardiologio antaŭ ne longe publikigis ampleksan studaĵon, laŭ kiu oni analizis dekojn da apartaj sciencaj esploroj, kiuj inkluzivis entute preskaŭ 30000 homojn. Oni per tio rajtas aserti, ke regula praktikado de jogo malaltigas la sangopremon kaj la kvanton da “malbona” kolesterolo en la sango. Ĝi krome plialtigas la kvanton da “protekta” kolesterolo, helpas malpliigi korpan trograsecon kaj mensan streĉiĝon. Kompreneble, tiaj bonaj efikoj estas des pli favoraj, se oni kune englutas la koncernajn medikamentojn. Ili signifas, ke joganoj ricevas signifoplenan protekton kontraŭ angiaj malsanoj de la koro kaj de la cerbo.

Medicinistoj pli kaj pli ofte insistas pri la bezono praktiki korpekzercojn kaj…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe … Esperanta Retradio

La novega medicino estos laŭmezura

La usona prezidanto Obama lanĉas revolucian iniciaton

La kosto de la unua deĉifrado de la homa genaro, t.e. de la tuto de la genoj de individuo, kostis pli ol cent milionojn da dolaroj. Je la komenco de 2015 usona firmao anoncis, ke ĝiaj novaj maŝinoj kapablas tion fari je malpli ol 1.000 dolaroj. Por la tuta sektoro de bioteknologio estis kvazaŭ kiel rompi la sonmuron, ĉar la rilataj ekonomiaj analizoj montris, ke nur je tiu kosto, la deĉifrado de  DNA povus esti je libera dispono de hospitaloj kaj centroj de kuracado.

Fakte tiaj maŝinoj ankoraŭ kostas multajn milionojn da eŭroj. Sed oni povas antaŭvidi, ke en la estontaj jaroj, similaj maŝinoj estos signife malpli kostaj. Tiam la kuracistoj povos vere preskribi al iliaj pacientoj “kompletan sekvencon de genomo”, kiu ebligos fari pli precizajn diagnozojn kaj sekve utiligi terapiojn…

Plia legado kaj aŭskultado ĉe ESPERANTA RETRADIO

Josef Schovanec

Ĉu vi vidis la filmon (de 1988) “Rain Man”, en kiu Dustin Hoffman rolis aŭtismulon, kiu kapablas kalkuli matematikajn problemojn je granda rapideco kaj precizeco?

Mi volas paroli ne pri tiu, sed pri alia aŭtismulo.

Je la fino de marto mi spektis en la bonega internacia kanalo (TV5-Monde) de la franca televido intervjuon kun Josef Schovanec. Poste mi serĉis en Guglo pri li kaj legis alian intervjuon en franca ĵurnalo. Mi ankaŭ vidis artikolon pri li en la franca Vikipedio.

Kiu estas Josef Schovanec?…

Plia legado kaj aŭskultado ĉe ESPERANTA RETRADIO

Bonaj kaj malbonaj novaĵoj

Pere de ĵurnaloj, radio, televido kaj reto ni alkutimiĝis al konstanta fluo de informado pri murdoj, militoj, torturo, kruelaj atakoj, perforto, terorismo kaj tiel plu. Ne nur la informado mem sed ankaŭ multoblaj sensaciaj bildoj inundas la menson. Samtempe ni konscias ke ni havas preskaŭ neniun eblecon influi la tragediojn kaj krimojn kiujn ni vidas.

Spite de avertoj pri la danĝera influo de kruelaj scenoj sur la homa psiko, estas tre malfacile eviti tiajn “malbonajn novaĵojn” . Male la harstarigaj bildoj pli kaj pli fascinas homojn. Ili pasigas preskaŭ la tutan tempon antaŭ la ekrano de sia televidilo,  tabuleta komputilo aŭ kompufono.

En multaj hejmoj la televidilo estas enŝaltita preskaŭ la tutan tagon…

Legu pli kaj ankaŭ aŭskultu ĉe…  ESPERANTA RETRADIO