Arquivo da tag: sano

Josef Schovanec

Ĉu vi vidis la filmon (de 1988) “Rain Man”, en kiu Dustin Hoffman rolis aŭtismulon, kiu kapablas kalkuli matematikajn problemojn je granda rapideco kaj precizeco?

Mi volas paroli ne pri tiu, sed pri alia aŭtismulo.

Je la fino de marto mi spektis en la bonega internacia kanalo (TV5-Monde) de la franca televido intervjuon kun Josef Schovanec. Poste mi serĉis en Guglo pri li kaj legis alian intervjuon en franca ĵurnalo. Mi ankaŭ vidis artikolon pri li en la franca Vikipedio.

Kiu estas Josef Schovanec?…

Plia legado kaj aŭskultado ĉe ESPERANTA RETRADIO

Bonaj kaj malbonaj novaĵoj

Pere de ĵurnaloj, radio, televido kaj reto ni alkutimiĝis al konstanta fluo de informado pri murdoj, militoj, torturo, kruelaj atakoj, perforto, terorismo kaj tiel plu. Ne nur la informado mem sed ankaŭ multoblaj sensaciaj bildoj inundas la menson. Samtempe ni konscias ke ni havas preskaŭ neniun eblecon influi la tragediojn kaj krimojn kiujn ni vidas.

Spite de avertoj pri la danĝera influo de kruelaj scenoj sur la homa psiko, estas tre malfacile eviti tiajn “malbonajn novaĵojn” . Male la harstarigaj bildoj pli kaj pli fascinas homojn. Ili pasigas preskaŭ la tutan tempon antaŭ la ekrano de sia televidilo,  tabuleta komputilo aŭ kompufono.

En multaj hejmoj la televidilo estas enŝaltita preskaŭ la tutan tagon…

Legu pli kaj ankaŭ aŭskultu ĉe…  ESPERANTA RETRADIO

La cerbo prijuĝas laŭ la vido

Kion oni vidas pli longe, tio plaĉas pli bone. Tion oni scias se temas pri manĝaĵoj. Sed tiu konstato validas ankaŭ por moralaĵoj.

Ĉu temas pri la manĝaĵoj aŭ pri la aĉetado de nutraĵoj, la okulo kundecidas, ĉiu kuiristo scias tion, kaj en ĉiu superbazaro tio kion oni plej malmulte bezonas kaj kio kostas plej multe estas prezentata tie kie ĝi plej bone trafas la okulojn. Tiam ofte la aĉetoslipo ne estas bremsilo, la emocio superkuras la racion, kaj fine ĉe la hejmenportado de la aĉetitaj varoj oni devas konfesi al si, ke oni ne tiom estas mastro en la…

Legu pli kaj ankaŭ aŭskultu ĉe…  ESPERANTA RETRADIO

Preventa medicino por aviadiloj

Nerva sistemo por aviaj strukturoj

Unu el la gravaj problemoj de la aviada sektoro estas lokalizi komencajn paneojn en la korpo de aviadilo. Noviga eltrovo de la Israela Aera Industrio (IAI) ebligos trafe alfronti tiajn problemojn dum la flugo mem de la aviadilo. Teknika skipo de tiu industrio dezajnis kaj konstruis realtempan diagnozan sistemon konsistantan el optikaj fibroj instalitaj kiel sentiloj en la avia strukturo, kiuj kapablas monitori ĝian fizikan staton. Tiel oni povas ricevi avertojn pri okazintaĵoj en la strukturo ― ekz. fendoj, malfortigo de partoj (ĉefe metalaj) aŭ penetro de fremda objekto ― kaj poste surtere…

Legu pli kaj ankaŭ aŭskultu ĉe…  ESPERANTA RETRADIO

Alta aĝo ne malhelpas saĝecon

La mensaj kapabloj ne alvenas tute subite kaj ne malaperas same rapide. Ĉe tute junaj homoj la rapideco estas granda, sed la vortotrezoro pleniĝas nur post multaj vivojaroj.

Ekde 20 jaroj la korpa forteco malkreskas, ankaŭ la mensa. Tio estas la kutima imago, metusalemoj (altegaĝuloj) kiel 35-jara aŭstra skiisto aŭ 86-jara memoresploristo konfirmas tiun regulon. Ĝi validis koncerne la menson ekde 1905 kiam la franca psikologo Alfred Binet ellaboris la unuan inteligentecteston. Aliaj modeloj de testoj sekvis, sed ili estas disputataj, ĉar malklaras kio estas inteligenteco, kiun rolon ludas emocioj kaj ĉu sociaj kompetentecoj apartenas al inteligenteco ktp.

Tamen ŝajnis esti klare ke la funkcikapablo de la cerbo post kulmino en juna plenkreska aĝo same…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe Esperanto Retradio