Arquivo da tag: Scienco

Lingvo ankoraŭ estas serioza barilo por demokratiigi sciencon

La scienca lingvo estas la angla, ĉu ne? Praktike neniu sciencisto dubas pri tio. Preskaŭ ĉiuj sciencaj revuoj postulas publikigon en angla, kaj se la sciencisto iom hezitas pri sia propra lerteco en la idiomo, li certe petos helpon de partneroj kiuj povas kontroli pri gramatika kaj ĝusta lingvaĵo. Se tio ne sufiĉos, li uzos …

(Legu pli ĉe Aktualaĵoj de Scienca Revuo)

Ju pli granda lia seksorgano, des pli granda ŝia cerbo

Seksa selektado estis malkovrita de Charles Darwin iom post la propono de natura selektado kiel mekanismo de la origino de la specioj. Darwin havis la ideon post observi la reproduktan konduton de la pavoj. La masklo havas buntan kaj longan voston, estas kolore alloga, dum la femalo estas modesta kaj nenotinda. Li supozis ke…

(Legu pli ĉe Aktualaĵoj de Scienca Revuo)

ENGURUO – STUDENTA SCIENCA REVUO – ankaŭ en Esperanto

 

Manpleno de fervoraj studentoj decidis krei retrevuon pri sia ŝatata scienca fako kaj esploroj. Simpatia iniciato, al kiu nun oni serĉas internaciajn kunlaborantojn.

“…Enguruo estas popularscienca interreta revuo pri nia mondo. Historio, kulturo, arto, arkeologio, lingvistiko, filozofio, antropologio, etnologio, neŭrosciencoj – ĉio estas pri ni…

Se vi estas junulo kaj volas partopreni: http://engur.ru/eo/partoprenu

Se vi havas ajn demandojn aŭ proponojn, skribu al ni per retadreso: engurraru@gmail.com

Pri ni: http://engur.ru/eo/projekto

Kaj la retrevuo mem: http://engur.ru/eo/

Scienco kaj tradicio

Estas ĉiam kurioza fenomeno, ke de tempo al tempo, scienco kaj tradicio renkontiĝas por amika saluto. Prudento rekomendas zorgon en analizado de sciencaj datumoj, dum la tradicio de popoloj alprenas morojn senkonteste – jen la granda diferenco.

De kelkaj semajnoj revenis en la ĉiutagajn artikolojn en la ĝenerala gazetaro la temo pri…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Aplikado de Esperanto en la scienco kaj tekniko

Novaĵservo Ret-Info / Lingvo-Studio

Se vi ŝatus ekkoni aliajn esperantistojn, interesiĝantajn pri aplikado de scienco kaj tekniko en Esperanto – samtempe kiuj ŝatas bonetose pasigi la tempon – indas partopreni la Esperanto-aranĝon “KAEST” en Slovakio.

Estas jam longa tradicio, ke kelkdeko de pli seriozaj esperantistoj, interesiĝantaj pri la faka aplikado kaj terminologio de Esperanto kunvenas en ĉiu dua jaro en aparta renkontiĝo, nomata “KAEST – Konferenco pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko” ie en Slovakio, en mezo de Eŭropo.

Kutime ni kunvenas en 60-80 persona societo el deko da landoj, ekde vespero de ĵaŭdo ĝis tagmezo de dimanĉo, ni aŭskultas 30-40 minutajn prelegojn pri diversaj interesaj sciencaj kaj teknikaj temoj, kaj ni babilas, diskutas pri la kunligitaj terminologo, fakaj esprimoj kaj fakaj vortaroj.

Materialoj kaj prelego-tekstoj de pluraj malnovaj KAEST-oj estas troveblaj en la Scienc-Teknika Esperanto-Biblitoeko, STEB ĉe http://www.eventoj.hu/steb/, kaj prelegoj de la lastaj jaroj haveblas ankaŭ libroforme.

La ĉi-jara kunveno okazos inter 17-20. de novembro en Slovakio, en universitata urbeto Modra Harmónia, je 40 km-a proksimeco de Bratislava. La organizanto estas la firmao/societo E@I, kun gvido de Peter Baláž kaj Dorota Rodzienko (jes, la ĉeforganizantoj de la ĉi jara sukcesa UK!). Ni kolektiĝas ĵaŭde vespere, ni kunestas dum la longa semajnfino, kaj dimanĉe tagmeze ĉiuj reveturas hejmen.

La ĉi jara programo kaj listo de la prelegoj estas videbla ĉi tie:
– http://kaest2016.ikso.net/wp-content/uploads/sites/3/2016/01/programo.pdf

La partopreno ne estas ligita al membreco en iu asocio, kaj ne estas ligita al iu aĝo, kutime la plejmulto estas inter 25 kaj 50 jaroj. Oni bonvenigas vin ankaŭ tiam, se vi ne estas specialisto en iu teknika fako, se vi ne volas prelegi, nur aŭkuskulti la aliajn.

Pli detalajn informojn kaj aliĝilon vi trovas en la retejo http://kaest.ikso.net/ .

Volonte mi renkontus vin ankaŭ persone en KAEST! Ĉˆu ni renkontiĝos tie?

Kun salutoj,

Szilvási László

——
Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu