Arquivo da tag: Scienco

Internacia Jaro de Lumo

En la jaro 2013, la asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris, ke la jaro 2015 estos la Internacia Jaro de Lumo kaj de Teknologioj bazitaj je Lumo. Tio estas tutmonda iniciato, kiu celas elstarigi la gravecon de lumo kaj optikaj teknologioj en la ĉiutaga vivo de homoj, kio estas grava por la estonteco kaj progreso de socioj, ĉie. Ĝi havas precipe edukan celon en tempo, kiam energio estas konsiderata strategia kampo por agrokulturo, komunikado kaj sano. Lumo do konsistigas veran sciencan fakon pro sia vasta influo en kulturo, ekonomio kaj politiko. Kune kun UNESKO, diversaj aliaj registaraj kaj neregistaraj organizoj apogas tiun proklamon.

Fotoniko estas unu el la modernaj subsciencoj en tiu kampo. Ĝi okupiĝas pri generado, kontrolado kaj…

Legu pli kaj aŭskultu … ESPERANTA RETRADIO

Scienco kaj Mito

La atingoj de scienco ĉiutage mirigas la homojn tra la tuta mondo, des pli ke tiuj atingoj estas montrataj ĉiutage en ĵurnaloj kaj aliaj amaskomunikiloj. Ankaŭ la Esperanta RetRadio plenumas informadon pri sciencaj aferoj. Tio estas principe pozitiva sed postulas prudentan komprenon: pro tia furora sukceso en la informkanaloj, la socio emas konsideri sciencon kiel ian novan dion – ĉiopovan, miraklan, senlime potencan. Troigoj estas ofta inklino de homoj. Necesas konservi la kritikan povon kaj observi, ke ankaŭ scienco foje devojiĝas kaj devas rekonsideri siajn “veraĵojn”.

Fakto tamen certe estas, ke iuj sciencaj progresoj estas vere impresaj. Lastatempe, …

Legu kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO