Komputiloj por solvi mondan nutroproblemon

La tutmonda agrikulturo povus nutri 825 milionojn pli da homoj ol hodiaŭ, se la agrikulturaj areoj estus optimume ekspluatataj. Signife pli la tuberaj fruktoj kaj pli da ternuksoj kaj da sojo estu plantataj, kaj aliflanke malpli da maizo, da rizo, da milio, da sukerkano kaj sukerbetoj, sed precipe malpli da tritiko. Tion elkalkulis sciencistoj de la universitato de Virĝinio en Usono.

Estas kontribuo al intensa debato:…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La ozono-truo ekfermiĝas, sciencistoj asertas

En la komenco de la jaroj 1970 oni diskonigis ke la ozona tavolo de nia planedo ekperdiĝas. Dekomence neniu bone komprenis kion tio signifas. Pro la liberigado de la substanco fluorklorkarbonhidrogenaĵoj (FKKH) en la atmosfero, okazis kemian reagon kiu malmultigis la kvanton de la natura ozono en nia stratosfero. La ozona tavolo troviĝas en la stratosfero kaj fortenas…

(Legu pli ĉe Aktualaĵoj de Scienca Revuo)