Arquivo da tag: ŝerco

Humuro funkcias kiel laŭtec-agordilo

Se aliaj homoj ridas, tio rekompencas tiun kiu faris ŝercon. Tiam en la cerbo malfermiĝas “percepta pordego” kaj la informoj estas plukondukataj. Se la ŝerco malsukcesas, la signaloj restas malfortaj.

Ĉu vi ridas aŭ ĉu vi oscedas? Post ĉiu ŝerco aŭ farso ekestas momento de necerteco. Depende de tio kiel la pinto de la ŝerco alvenas ĉe la aŭskultantoj, ili ridas, ploras aŭ enue rigardas. Humuro estas afero de supozo. Se la prezentanto de ŝerco…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Esperanto amuze 5

La elekto de ŝercoj el la kolekto eldonita en 1992 de
Bratislava Esperanto-Klubo /BEKO/
————————————————————————————-
Ĵurnalisto demandas mariston, kiom da infanoj li havas. La maristo respondas:
– Bedaŭrinde, tion mi ne povas diri al vi, ĉar mi jam tri jarojn ne estis hejme…

*****

– Ĉio en la vivo estas relativa – ekĝemas viro ĉe glaso da biero.
– Kion vi volas per tio diri? – demandas la tablokonulo…
(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Grava Manko

​Fotisto fotis grupon d​e infanoj ​ĉe la lernejo kaj nun la instruistino provas konviki ilin aĉeti la foton:
– Imagu, ŝi diras, ke interese estos vidi la foton, kiam vi estos plenkreskuloj: “Ho, jen Katarina, ŝi estas advokatino” aŭ “Jen Karlo, nun li estas kuracisto”.
Subite oni aŭdas mallaŭtan voĉon, kiu venas el la fundo de la klasĉambro:
– Kaj jen la instruistino. Ŝi estas mortinta!


Kunlaboro de Rose (PMA)
Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 8/18/2015 09:57:00 AM

Pasvorto netaŭga

Filo al patro…
– Hej paĉjo kion vi faras?
– Nenion!
– Sed kio okazas al via retpoŝtilo?
– Nu, ĝi insistas kun la averto: “Via pasvorto estas netaŭga!” Kaj mi plurfoje enmetis la vorton “netaŭga” kaj ĝi ne allasas min eniri.


Kontribuo de Fabio (PMA)

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

 


Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 8/16/2015 10:15:00 PM