Arquivo da tag: ŝerco

Besta demando!

 anekdoto
Iu deziris primoki la konatan kuraciston d-ro Robert Koch, demandante lin:- Pardono​n,​ sinjoro, ĉu vi estas veterinara kuracisto?
– Jes​, respondis Koch. Kie vi sentas doloron?


Kontribuo de Rose (PMA)

>>> Já pensou em aprender o Esperanto online: http://bit.ly/pma-ikeo

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


Postado por Blogger no Bildoj Kaj Tekstoj em 8/11/2015 10:03:00 AM

Blankaj Haroj

Iam knabino observadis sian patrinon, kiu lavadis la telerojn. La infano ekrimarkis, ke ŝia patrino havas plurajn blankajn harojn inter la nigraj haroj, kaj demandis:
– Panjo, kial vi havas tiom da blankaj haroj?
– Ho ĉiufoje, kiam vi faras ion malĝustan kaj plorigas min, kiam vi malĝojgas min, unu el miaj haroj blankiĝas.
La knabino pripensis tiun informon dum kelkaj minutoj…
– Panjo, kial ĈIUJ haroj de mia avino estas blankaj?!!

— 

​Kontribuo de Roze (PMA)​
Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

 


Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 7/05/2015 09:08:00 PM

Lerneja Progreso

La patro petas al la filo:

– Joĉjo mi volas scii pri viaj  lernejaj notoj. Montru al mi la informilon!
– Ĝi ne estas kun mi!- respondas la knabo.
– Kial ?
-Ĉar mia amiko petis ĝin por ektimigi siajn gepatrojn.
​Kunlaboro de Roze (PMA)​
Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 6/21/2015 11:15:00 PM

Kia estas Dio?

Imagem inline 1

La instruistino observas siajn lernantojn, kiuj desegnas. Fojfoje ŝi promenas tra la klasoĉambro por vidi la desegnon de ĉiu infano. Ŝi alproksimiĝas al la knabino, kiu intense laboras kaj demandas:

– Kion vi desegnas?
– “Mi desegnas Dion”, respondas la knabino
– Sed neniu scias, kia Dio estas…
Senpalpebrume kaj ne turnante siajn okulojn de la desegno, la infano diras:
– Ĉiuj scios post unu minuto!!!!

 

Kontribuo de Roze (PMA)
Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko