La mondfama dancanta satiruso

La helena ĉefverko en Mazaradelvalo

Dum la Itala Esperanto-Kongreso en Mazaradelvalo (Sicilio), esperantistoj el la kvin kontinentoj havis la eksterordinaran okazon senpere admiri unu el la plej mondfamaj helenaj statuoj el bronzo: “La dancanta satiruso” (3-an aŭ 2-an jarcenton antaŭ Kristo). Kompreneble ĝi estas la ĉefa atrakcio de la urba samnoma museo, kiu eksponas submarajn eltrovojn el la markolo inter Sicilio kaj Tunizio, nomata “kanalo de Sicilio”.

Jen interesa rakonto pri la nekredeblaj eltrovoj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)