Esperantoj

Tiel nomata LOTTO ĝuas en Pollando grandan popularecon. Ĉiutage ludas ĝin milionoj da miaj samlandanoj. Ekzistas ĝiaj diversaj variaĵoj, do tiuj, kiuj ne scipovas vivi sen esperiga penso gajni premion, kapablas elspezi nemalgrandajn monsumojn konstante. Kion oni ne dirus, ni ĉiuj ŝatas lotumludojn almenaŭ de tempo al tempo. Kiu ne volus gajni iun monsumon? Oni volus fari iam ion ekstravagancan en la vivo. Kaj la imagokapablo sufloras plej diversajn eblecojn. Iu dezirus ĉesi labori, kaj anstataŭ tio ekskursi tra la tuta mondo. Iu denove volus aĉeti domon, kaj pasigi tie agrable tempon kun amikoj. Ankoraŭ iu volus iom ripari sian buĝeton per kelke da mono. Ĉiukaze temas pri…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO

 

 

Kiel eviti longan atendadon ĉe kuracisto

Ĉagrenaĵon kiu trafis verŝajne jam ĉiun el ni volas forigi juna abituriento el Supra Aŭstrio: longan atendadon ĉe kuracisto. Nome li disvolvis aplikaĵeton por la kompufono kun la nomo “waity” kiu montras sur la ekrano de kompufono aŭ de komputilo kiom da personoj aktuale troviĝas en la atendoĉambro de la kuracisto kaj pri kiom da atendotempo necesas kalkuli.

Malgranda ŝaltareo (butono) sur la komputilo de la asistantino de la kuracisto kun klavo “plus” kaj klavo “minus”…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO

Kio okazas en la kapoj de aliaj

Esploristoj el Salzburg volas eltrovi ekde kiam infanoj kapablas imagi kio okazas en la kapoj de aliaj. Tio ankaŭ gravas por la disvolvado de artefarita inteligenteco.

Ekde kiam infano komprenas ke la propra imago pri peco da ĉokolado ne devas kongrui kun la imago kiun amiko havas pri peco da ĉokolado? La demando kiel kaj kiam homoj kapablas image eniri la pensojn de aliaj okupas de jardekoj profesoron pri psikologio en la universitato de Salzburg. Temas pri tio, kompreni laŭ kiuj principoj alia persono agas.

Tiu konscio estas bazo por nia socia agado, ĝi kapabligas ankaŭ konscie mensogi al aliaj. Dum la 1980-aj jaroj la profesoro kune kun kolego disvolvis teston per kiu eblas konstati, ĉu infano jam regas la “teorion de la menso” aŭ…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe Esperanta Retradio

Forpeli streson per rideto

Ke ridetoj havas multflankajn efikojn, tio ja estas bone konata. Sed rideto povas havi ankaŭ efikon rilate al streso: Kiu sentas grandan tempopremon kaj preskaŭ dronas en ĥaoso, tiu simple foje ridetu. Tion konsilas psikologoj. Ili eltrovis ke tio reduktas streson, eĉ se la koncerna persono atingas tiun simpativekan efikon per helpiloj.

Se la konferenco foje daŭras iom pli longe, kaj se sur la skribotablo amasiĝas neplenumita laboro, se la vendejoj fermiĝos post kelkaj minutoj kaj pli poste venos la bogepatroj – jen do situacio kiu ne igas onin disradii bonhumoron pro ĝojo. Tio sonas kiel defio, sed ĵus nun estas plej bone montri larĝan ridetan grimacon. Tion ĉiukaze…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe Esperanta Retradio