Forpeli streson per rideto

Ke ridetoj havas multflankajn efikojn, tio ja estas bone konata. Sed rideto povas havi ankaŭ efikon rilate al streso: Kiu sentas grandan tempopremon kaj preskaŭ dronas en ĥaoso, tiu simple foje ridetu. Tion konsilas psikologoj. Ili eltrovis ke tio reduktas streson, eĉ se la koncerna persono atingas tiun simpativekan efikon per helpiloj.

Se la konferenco foje daŭras iom pli longe, kaj se sur la skribotablo amasiĝas neplenumita laboro, se la vendejoj fermiĝos post kelkaj minutoj kaj pli poste venos la bogepatroj – jen do situacio kiu ne igas onin disradii bonhumoron pro ĝojo. Tio sonas kiel defio, sed ĵus nun estas plej bone montri larĝan ridetan grimacon. Tion ĉiukaze…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe Esperanta Retradio

Adoleskeco: oportuneco ne fuŝvivenda

Por pli bone kompreni niajn geadoleskantojn

Jam de longe, eĉ de longege kaj iom bedaŭrinde, mi tute forgesis la travivaĵojn de adoleskeco, verŝajne la plej ekscita kaj stimula periodo de nia vivo. Bonŝance nun miaj genepoj nepre kaj rapide alproksimiĝas al ilia adoleskeco, do mi havos belegan oportunon nerekte iomete sperti ĝin denove. Mi devas konfesi, ke, kiel kompreneble pro la granda diferenco de aĝo kaj eble pro envio, mi, laŭ pseŭdosaĝaj antaŭjuĝoj, ĝenerale kritikas la konduton de nunaj gejunuloj.

Do, por pli bone kompreni miajn baldaŭ adoleskantajn genepojn, mi ekinteresiĝis pri…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO

Kio vere estas danĝera? :-) ;-) :'(

Ĉiu viro estas respondeca pri sia familio kaj klopodas certigi al ĝi la sekurecon. La viroj kutime scipovas kaj ŝatas riski anstataŭ tio la virinoj kaj la infanoj devas esti sekuraj. Ĉi tiel agas normala socio.

Pro tio estas bone scii, kio vere estas danĝera. Ekz. la bestoj. La homoj timas leonojn kaj ŝarkojn. Dum la ŝarkoj mortigas jare nur kelkajn homojn. La ordinara meduzo dum unu jaro estas kaŭzo de la morto de cento da homoj. Leonoj mortigas ĉ. 200 homojn. Simpatiaj hipopotamoj senigas je…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO

Elegantaj bicikloj

Estimata aŭskultanto de la Esperanta Retradio: laŭ via opinio, kiu estas la plej eleganta veturilo iam inventita? Ĉu franca reĝa kaleŝo el la 18-a jarcento? ĉu moderna sportaŭtomobilo de la marko Ferrari? ĉu transsone rapida aviadilo? Laŭ mia propra opinio, neniu el tiuj fame konataj maŝinoj superas la elegantecon de… biciklo.

Kun kesteto antaŭe, aŭ sen ĝi; kun bagaĝujo malantaŭe, aŭ ne; nigra, arĝentkolora aŭ alikolora, kun dikaj aŭ maldikaj pneŭmatikoj, bicikloj plu ĝuas prestiĝon tra la tuta mondo, jaro post jaro. Multaj homoj daŭre interŝanĝas klimatizilojn de luksaj aŭtomobiloj favore al agrabla venteto sur la vizaĝo, dum bicikla promeno.

La unuan biciklon oni konstruis en Francujo, en la fino de la 18-a jarcento, tute el ligno. Ĝi ne…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe …. Esperanta Retradio

Pli aĝaj gepatroj estas pli feliĉaj

Precipe en la industriaj landoj gepatroj ĉe la nasko de siaj infanoj estas pli kaj pli aĝaj. Demografi-esploristoj prezentas por tio surprizan klarigon.

Pli aĝaj gepatroj estas pli kontentaj ol pli junaj gepatroj. Tion montras studaĵo de instituto pri demografia esplorado en Rostock, Germanio. Kiel la esploristoj eltrovis ĉe la valortaksado de datumaroj kun proksimume 7000 homoj, estis registrita ĉe gepatroj pli ol 34 jarojn aĝaj signifa kresko de la kontenteco antaŭ kaj dum la jaro de la nasko de la idoj.

Tiu feliĉa stato daŭre ankaŭ restis super la komenca nivelo,…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO