Religioj en Braziljo (1)

Kiam mi volis skribi pri “Religioj en Braziljo”, mi rigardis unue la vikipediajn artikolojn pri “Religioj en Brazilo” kaj “Religioj en Germanio”. Tiu lasta artikolo ege surprizis min: en ĝi troviĝas listo kun pli ol cent (!) religioj, sektoj kaj aliaj spiritaj movadoj. Preskaŭ dudek el ili havas nur malpli ol mil membrojn. La katolika eklezio estas je la unua loko, kun 28,5% de la loĝantaro, la evangelia (al kiu apartenas ĉirkaŭ 20 diversaj protestantaj eklezioj) je la dua, kun 26,5%. La trian lokon okupas la sunaistoj (3,2%) – pro tio, ke vivas multaj enmigrintoj en Germanio. Sed la plejmultaj enloĝantoj en tiu lando deklaris sin senreligiaj (ĉirkaŭ 35%).

Male Brazilo estas …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kvar kompare novaj religion kaj Esperanto

Kelkaj el tiuj brazilanoj, kiuj scias ion pri Esperanto, pensas, ke la internacia lingvo estas ligita al Spiritismo. Ĉu strange? Ne. Spiritismo (specife tiu fondita de la franco Allan Kardec) estas sufiĉe grava en Brazilo (pli ol en aliaj landoj), kaj la Spiritisma Federacio forte apogas Esperanton: ĝi ofertas kursojn kaj eldonas multajn spiritismajn librojn en Esperanto.

Tion mi scias ekde multaj jaroj. Sed  nur iom post mia esperantiĝo fine de 2013 mi eksciis, ke tri aliaj relative novaj religioj (aŭ religiaj movadoj) apogas nian lingvon: Bahaismo, Oomoto kaj Ŭonbulismo.

Ĉar mi opinias sciinde, kiu kaj kiuj organizaĵoj apogas Esperanton, mi prezentas nun etajn…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO

Elsendo de Radio Rio-de-Ĵanejro

Programo Spiritismo-Evangelio-Esperanto (Radio Rio de Janeiro)
Dulingva programo (portugala/Esperanto), elsendita je la 29-a de Marto 2014, sub la aŭspicioj de Brazila Spiritisma Federacio.

Enhavo: Leciono n-ro 150 el la libro “Vivo Feliĉa”, verkita de Joanna de Angelis/Divaldo Franco. Ĉapitro IV el la libro “Ago kaj Reago”, de Andreo Ludoviko/Chico Xavier. Movadaj informoj. Gramatiko: prepozicioj. Testu viajn konojn. Zamenhofa proverboj. Poŝa vortaro. La Spiritsma Doktrino en Esperanto: “La Libro de la Spiritoj” (Allan Kardec) – demando 306B; “La Evangelio laŭ Spiritismo” (Allan Kardec) – ĉapitro XI, paragrafo n-ro 6. “Kristana Agendo”, verkita de Andreo Ludoviko/Chico Xavier, ĉapitro III.

Redaktoro/parolisto: Elmir dos Santos Lima (foto)

Sondosiero ĉe:    Radio Rio de Janeiro

Informis: Fabiano Henrique
www.esperantoilustrita.blogspot.com