Besta demando!

 anekdoto
Iu deziris primoki la konatan kuraciston d-ro Robert Koch, demandante lin:- Pardono​n,​ sinjoro, ĉu vi estas veterinara kuracisto?
– Jes​, respondis Koch. Kie vi sentas doloron?


Kontribuo de Rose (PMA)

>>> Já pensou em aprender o Esperanto online: http://bit.ly/pma-ikeo

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


Postado por Blogger no Bildoj Kaj Tekstoj em 8/11/2015 10:03:00 AM

Kia estas Dio?

Imagem inline 1

La instruistino observas siajn lernantojn, kiuj desegnas. Fojfoje ŝi promenas tra la klasoĉambro por vidi la desegnon de ĉiu infano. Ŝi alproksimiĝas al la knabino, kiu intense laboras kaj demandas:

– Kion vi desegnas?
– “Mi desegnas Dion”, respondas la knabino
– Sed neniu scias, kia Dio estas…
Senpalpebrume kaj ne turnante siajn okulojn de la desegno, la infano diras:
– Ĉiuj scios post unu minuto!!!!

 

Kontribuo de Roze (PMA)
Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Trajna Ŝtuparo

 fervojo
​​Du ebriuloj iras sur la fervojo, kiam unu el ili diras:
– Tiu ŝtuparo neniam finiĝas…!
Kaj la alia parolas:
– Jes, sed pli malbone estas tiuj tr​e malaltaj man​reloj!

Kunlaboro de Roze (PMA)​
Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Morgaŭa Lernado

 

Kiam Joĉjo revenis el la lernejo, lia patrino demandis:
– Kia estis la tago en la lernejo?
– Bona.
La patrino goje respondis:
– Tre bone. Ĉu vi ĉion lernis?
– Panjo mi opinias  ke ne, ĉar morgaŭ mi devos viziti denove la lernejon.–
​Kontribuo de Roze (PMA)​

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko



Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 5/17/2015 06:52:00 PM

Sincereco de Joĉjo


La patrino de Joĉjo estas graveda, kaj ŝi demandis lin, kion li deziras gajni: fraton aŭ fratinon.
Joĉjo respondas:
– Panjo, se mi povus elekti donacon, mi elektus biciklon! 
Kontribuo de Roze (PMA)
Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 4/26/2015 07:21:00 PM