Kiu mokas kiun?


 
 Promenante surstrate, kolera viro alparolas virinon:
– Bonvolu sinjorino, ordoni, ke  via filo ĉesu imiti min!
La virino diris al sia filo:
– Joĉjo, mi jam diris al vi, ke vi ne estu stultulo!
​Kontribuo de Roze (PMA)​
Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 4/19/2015 07:48:00 AM

Ĝentila Sakraĵo

En la klasĉambro, la instruistino diras:
– Nun tiuj, kiuj staras, estas stultuloj!
Ĉiuj gelernantoj tuj sidiĝas.
Subite Joĉjo ekstaras.
– Joĉjo, ĉu vi deziras esti stultulo? – demandas la instruistino
– Mi faras tion, por ke vi ne estu la sola.

— 

​Kontribuo de Roze (PMA)
Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko

Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 3/15/2015 12:40:00 PM

Vakaj Lokoj

De entreprenisto al alia entreprenisto:
– Kiel vi sukcesas, ke viaj oficistoj akurate alvenu en la oficejon?
– Estas simple: mi havas tridek laborantojn kaj dudek vakajn lokojn en la parkumejo….


Kontribuo de Roze

Programo Mia Amiko: http://esperanto.brazilo.org
Twitter: @MiaAmiko


Postado por Blogger no KURIOZA KAJ GAJA em 2/20/2015 09:16:00 PM