466ª Eldono de Pola Retradio.

Teatro en Avinjono (Francio)

En la 466-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni revenas al la kadra programa skemo de la varsoviaj elsendoj. En la komenca parto ni informas pri la ekoficinta nova prezidento de Pola Respubliko, Andrzej Duda. Nia sekva informo rilatas al omaĝa ekspozicio memoriganta la hombuĉadon de la civila loĝantaro de Varsovio dum la Varsovia Insurekcio 1944. Pliaj kulturkronikaj informoj koncernas grandan sukceson de la pola teatro dum la Teatra Festivalo en Avinjono kaj la polan-hindunian kulturan kunlaboron. Per la sonsceno pri la raporto de TEJO-reprezentano Michael Boris Mandirola dum la Solena Fermo de la Lilla UK ni enkondukas en la informon pri lia elekto TEJO-prezidanto dum la daŭranta IJK. La informoj de aktualaĵoj kaj kulturkroniko estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en nia paĝa rubriko „Novaĵoj”.

E_elsendo el la 07.08.2015

Kuraĝa Sinjorino

Antaŭ kelkaj tagoj mortis en Brazilo S-ino Bárbara Heliodora. Certe ŝi ne estas tre konata homo en internacia nivelo, sed ŝia intelekta vivo instigas nin pripensi la gravecon de laboro por kulturo. Kaj tio koncernas nin, Esperantistojn.

Bárbara Heliodora naskiĝis en Rio, en 1923 kaj pasigis en ĉi tiu urbo la plej grandan parton de sia vivo. Ŝi komence diplomiĝis kiel instruistino. Ŝia patro estis historiisto (kaj siatempe fama futbalatleto!) kaj ŝia patrino estis poetino, aŭtoro de unu el la unuaj bonegaj tradukoj de la ŝekspira Hamleto al la portugala lingvo.

Dum jardekoj, tiu obstina kaj serioza intelektulo sin dediĉis al kritikado de teatro en Brazilo kaj…

Plia legado kaj aŭskultado ĉe ESPERANTA RETRADIO