Mia uzo de teknikaj novaĵoj

Ĉiam kiam ekestas kaj estas vendata nova inventaĵo, kelkaj homoj aĉetas ĝin tuj, dum aliaj ne havas sufiĉe da mono por fari tion aŭ volas atendi por ekscii, ĉu la inventaĵo bone funkcias kaj aĉetindas. Estas konate, ke fanoj de kompufonoj “iPhone” staras dum horoj en vico por aĉeti novan version, kiam ĝi ekvendiĝas. Mi apartenas al la grupoj de …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Pri la brazila terkulturo

Brazilo estas unu el la kvin membroj de la grupo “BRICS”, kiu estas grupo de kvin evoluantaj landoj kun relative forta ekonomio. La nomo estas akronimo de la unuaj literoj de la anglalingvaj nomoj de tiuj landoj: Brazil (Brazilo), Russia (Rusio), India (Hindio), China (Ĉinio), South-Africa (Suda Afriko). La unua pinta renkonto okazis en 2009, sen Suda Afriko, kiu aliĝis nur en 2011. Cetere, pluraj fakuloj surpriziĝis pri …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Aplikado de Esperanto en la scienco kaj tekniko

Novaĵservo Ret-Info / Lingvo-Studio

Se vi ŝatus ekkoni aliajn esperantistojn, interesiĝantajn pri aplikado de scienco kaj tekniko en Esperanto – samtempe kiuj ŝatas bonetose pasigi la tempon – indas partopreni la Esperanto-aranĝon “KAEST” en Slovakio.

Estas jam longa tradicio, ke kelkdeko de pli seriozaj esperantistoj, interesiĝantaj pri la faka aplikado kaj terminologio de Esperanto kunvenas en ĉiu dua jaro en aparta renkontiĝo, nomata “KAEST – Konferenco pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko” ie en Slovakio, en mezo de Eŭropo.

Kutime ni kunvenas en 60-80 persona societo el deko da landoj, ekde vespero de ĵaŭdo ĝis tagmezo de dimanĉo, ni aŭskultas 30-40 minutajn prelegojn pri diversaj interesaj sciencaj kaj teknikaj temoj, kaj ni babilas, diskutas pri la kunligitaj terminologo, fakaj esprimoj kaj fakaj vortaroj.

Materialoj kaj prelego-tekstoj de pluraj malnovaj KAEST-oj estas troveblaj en la Scienc-Teknika Esperanto-Biblitoeko, STEB ĉe http://www.eventoj.hu/steb/, kaj prelegoj de la lastaj jaroj haveblas ankaŭ libroforme.

La ĉi-jara kunveno okazos inter 17-20. de novembro en Slovakio, en universitata urbeto Modra Harmónia, je 40 km-a proksimeco de Bratislava. La organizanto estas la firmao/societo E@I, kun gvido de Peter Baláž kaj Dorota Rodzienko (jes, la ĉeforganizantoj de la ĉi jara sukcesa UK!). Ni kolektiĝas ĵaŭde vespere, ni kunestas dum la longa semajnfino, kaj dimanĉe tagmeze ĉiuj reveturas hejmen.

La ĉi jara programo kaj listo de la prelegoj estas videbla ĉi tie:
– http://kaest2016.ikso.net/wp-content/uploads/sites/3/2016/01/programo.pdf

La partopreno ne estas ligita al membreco en iu asocio, kaj ne estas ligita al iu aĝo, kutime la plejmulto estas inter 25 kaj 50 jaroj. Oni bonvenigas vin ankaŭ tiam, se vi ne estas specialisto en iu teknika fako, se vi ne volas prelegi, nur aŭkuskulti la aliajn.

Pli detalajn informojn kaj aliĝilon vi trovas en la retejo http://kaest.ikso.net/ .

Volonte mi renkontus vin ankaŭ persone en KAEST! Ĉˆu ni renkontiĝos tie?

Kun salutoj,

Szilvási László

——
Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu

Novaj teknikoj en la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj (3)

Roboto servanta kiel policisto en forigo de bombo kaj gvido de homoj

 

    Kvankam estas riproĉoj al ne sufiĉe garantiataj rimedoj por sekureco de la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj, la brazila registaro jam en 2013 aĉetis nombron da policisto-robotoj iRobot 510 kontraŭ 4.2 milionoj da pundoj, kiel parto de rimedoj por sekureco cirkaŭ la olimpika areno.

Continuar lendo Novaj teknikoj en la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj (3)

Novaj teknikoj en la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj(2)

Oni povas facile butikumi kaj pagi per ringo de VISA-kreditkarto.

 

Surprize simpla estas la dezajno de ringo por pago de VISA-kreditkarto, kiu utiligas la teknikon de sendrata “komunikado en proksima kampo”. La eksteraĵo de la ringo estas farita el ceramiko en nigro kaj blanko, kaj en la ringo estas muntitaj integrita cirkvito por sekureco nomata “modulo por fidata platformo” kaj malgranda anteno. Laŭraporte, la ringo de VISA uzas ciferecan ĵetonon por registri konfidencajn informojn, portas integritan cirkviton fabrikitan de Gemalto, fama kompanio pri informadika sekureco, kaj utiligas “komunikadon en proksima kampo”. Pro tio ĝi povas efektivigi pagon senkontaktan. Plie, ĝi ne uzas pilon nek bezonas ŝargadon de elektro, estas akvo-rezista kaj uzebla ĉe akvo profunda je 50 metroj. Tial elirinte el naĝejo atleto kun la ringo povas rekte iri al butikumado. Portante tiun ringon oni ne bezonas poŝtelefonon, nek monujon, nek pilon. Pago povas esti kompletigita nur per skuado de fingro.

 Konstumo kontraŭ Zika

 

La atletoj partoprenantaj en la ĉi-jaraj Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj ne nur devas lukti kontraŭ rivaloj sed ankaŭ kontraŭ insektoj kaj bakterioj en la aero kaj akvo.

 Kun la helpo de Filadelfia-Universitato, la usona olimpika teamo pri remado komencis uzi novan kontraŭbakterian kostumon, kies produktadon ebligis fibro-miksa tekniko. La senkudra kaj kontraŭbakteria materialo de la nova vesto provizas la atletojn per kroma protekto kontraŭ kloakaĵo. Kvankam akvo ne povas trapenetri la veston, tamen ŝvito povas esti bone ellasita tra ĝi. Sed ĝi ne povas tute garantii sekurecon de la atletoj, ĉar iliaj brakoj, brusto, dorso kaj kapo restas eksponataj al akvo.

Redaktoro: Kang Caiqi / Gao Shuyuan

El Popola Ĉinio