Arquivo da tag: teknologio

Desegne konstrui objektojn en la aero

Ne ĥimerkasteloj sed reale palpeblaj objektoj

Ni vivas en tridimensia spaco kaj ĉiu objekto estas tridimensia. Jam de longe, per tekniko nomata stereoskopio, homoj trovis la manieron por krei kaj vidigi bildojn, desegnojn, fotojn kaj filmojn, kiuj donas la iluzion de tridimensio, similan al tiu kreita fare de la duokula vidkapablo de la homa vidsistemo.

Dank’ al komputilaj teknikoj, multaj nuntempaj filmoj kaj televidiloj ebligas,…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Ĉu alvenos trarompo por blokĉeno?

Financa konsilisto atendas elŝparadon de miliardoj da eŭroj kaj revolucion en la financa branĉo de la ekonomio ene de tri ĝis kvin jaroj.

La financa branĉo travivos verŝajne dum la venontaj jaroj laŭvican revolucion. Nome oni atendas la trarompon de la blokĉena teknologio kiu estis inventita je la fino de la pasinta jardeko.

La konsekvenco por la financa branĉo povus esti…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La lerneja nigra tabulo fariĝas cifereca

La tradicia nigra tabulo en lernejoj fariĝis unue blanka, kiam oni anstataŭigis la kretojn per fiodoraj forviŝeblaj feltoplumoj. Je la komenco de la 90-aj jaroj aperis la unuaj modeloj de cifereca tabulo aŭ pli precize de “plurmedia interaga blanka tabulo”.

Komence ĝi disvastiĝis en Nord-Ameriko kaj poste en Britujo kaj Aŭstralio, kie oni vaste enkondukis tian elektronikan aparaton en baz- kaj mez-lernejoj. Dank’ al perfektigo de la cifereca tabula sistemo…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Favorkosta sunenergio superos karbon

Nigrega, rapida kaj efike produktebla: Per maldikega tavolizo elektro el sunenergio baldaŭ povus fariĝi signife pli malmultekosta.

Se oni veturas de Phoenix en Arizono okcidenten, post tri horoj subite aperas meze en la sudkalifornia hela dezerto malhela makulo: la “Dezerta sunlumo”- sunkolektila kampo. Ok milionoj da moduloj estas instalitaj tie, je rektaj vicoj dum kilometroj. Kune ili…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kiam la mondo fariĝis cifereca

Kio origine naskiĝis pro neceso, tio disvolviĝis al la centro de la vivo por multaj homoj. La interreto ĵus fariĝis 25-jara – jen retrorigardo:

La mondo estas kunretigita. De la telefono ĝis la horloĝo la aparatoj de hodiaŭ estas taŭgaj por la interreto. Laŭ ekspertoj tio tamen nur estas la komenco. Oni ne plu povas eskapi de la nocioj “interreto de la objektoj” kaj “industrio 4.0”. Ne estas limo…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)