Arquivo da tag: teknologio

Kiam la mondo fariĝis cifereca

Kio origine naskiĝis pro neceso, tio disvolviĝis al la centro de la vivo por multaj homoj. La interreto ĵus fariĝis 25-jara – jen retrorigardo:

La mondo estas kunretigita. De la telefono ĝis la horloĝo la aparatoj de hodiaŭ estas taŭgaj por la interreto. Laŭ ekspertoj tio tamen nur estas la komenco. Oni ne plu povas eskapi de la nocioj “interreto de la objektoj” kaj “industrio 4.0”. Ne estas limo…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Konservi la sunvarmon por la vintro

Sunvarma instalaĵo kun nur ses kubajn metrojn granda varmujo povas savi proksimume 85 procentojn de la bezono pri varma akvo kaj hejtado de unufamilia domo por la vintro.

Ĉu porkata urinabsorbilo savos la klimaton? Tiu vere tre simpliga demando povus stariĝi se oni aŭdas pri la nova varmkonservilo el Stirio en Aŭstrio. Tie en esplorinstituto disvolviĝis nova preskaŭ senperda longtempa varmkonservilo kiu povas esti grava paŝo direkte al plua disvolvo de renovigeblaj energioj.

Kernaj elementoj estas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Telemedicino, ĉu bona aŭ nebona medicino?

La kara aŭskultanto bonvolu imagi du scenojn.

Sceno 1.
Petro estas malsana. Li iras al la konsultejo de sia konata kuracisto. Li klarigas siajn simptomojn kaj la doktoro faras diversajn demandojn. Poste, ĉi tiu ekzamenas liajn okulojn kaj buŝon, palpas partojn de lia korpo kaj aŭskultas lian bruston. Eventuale li petas laboratoriajn aŭ radiografiajn ekzamenojn. La doktoro …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Ciferecaj asistantoj por la alta aĝo

Novaj teknologioj helpu al altaĝaj homoj resti memstaraj pli longe. En la aŭstra liglando Stirio ekfunkcias testregiono por tio.

Kiu pliaĝiĝas, tiu volas resti sufiĉe longe hejme en la propraj muroj. Por ke la memstara vivo pli bone funkciu, novaj teknologioj povas helpi. Nun ankaŭ en Stirio ekfunkcias grandskala testado. “Tio montru kio vere helpas al homoj en alta aĝo”, diras Maria Fellner de la esplorinstituto Joanneum en Graz, kiu science akompanas la projekton. Dum unu jaro tiucele estos ekipitaj cent testmastrumejoj en Graz kaj en du aliaj urboj de Stirio per novteknologiaĵoj.

Unue tamen ankoraŭ okazas sondado: “En unua paŝo ni volas konstati kio entute estas…

Legu pli kaj aŭskultu la tuton  ĉe ESPERANTA RETRADIO

Kompufono – gravega ilo por rifuĝantoj

Lastatempe Aŭstrio fariĝis transira lando por milit-rifuĝantoj el Sirio kiuj estas survoje al Germanio kie ili volas peti pri azilo. Dum la longa vojaĝo tra multaj landoj ili ne povas kunporti multajn havaĵojn kaj ili volas teni kontakton kun siaj familianoj en la hejmlando aŭ en lando kie aliaj familianoj aŭ amikoj jam estas trovintaj azilon. Sed ili ja povas kunporti malgrandan kompufonon kiu helpas al ili trovi la vojon kaj trovi siajn familianojn kaj amikojn.

Tiu kompufono estas transportilo de personaj datumoj, ĝi estas telefono kaj ĝi servas por ricevi informojn el la interreto pri la aktuala situacio, ĝi estas navigilo kiu kondukas la rifuĝantojn tra nekonata tereno. Helpe de…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO