Trirada aŭtomobilo kun karoserio el ŝaŭmaĵo.

Du usonanoj en Tajlando starigis al si la taskon draste malaltigi la nombrojn de vunditoj kaj mortintoj ĉe trafikakcidentoj. Ilia solvo veturas sur tri radoj kaj nomiĝas Spira4u.

Ĉiujare vundiĝas ĉirkaŭ 50 milionoj da homoj kaj mortas pli ol 1,2 milionoj pro trafikakcidentoj. En Azio la kvoto estas relative pli alta, ĉar tie ne nur loĝas signife pli da homoj, sed trafikas ankaŭ pli da malgrandaj motocikloj inter la aŭtomobiloj.

Kaj kie ne ekzistas ĉasio, tie apenaŭ estas io kio povus mildigi la fortojn de kraŝo. La usondevenaj fratoj Doug kaj Lon Ballard ankaŭ mem spertis akcidentojn kun motocikloj. Ili interalie pro tio ili finfine decidis daŭre vivi en Tajlando kaj Ĉinio.

Daŭris kelkajn jarojn por trovi solvon kiu unuavide ŝajnas esti logika. Temas pri 2…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO

Venki malsanon

Mi volus prezenti al vi hodiaŭ esperigajn novaĵojn, kiujn mi tralegis en mia semajnrevuo.

Post preskaŭ dek jaroj da esploroj en la Grandpolia Centro pri Pulmonologio kaj Torakokirurgio en Poznano oni prezentis unuajn revelaciajn rezultojn de nova terapio pri pulmokancero, nome la novan kuracilon nomatan LUCANIX, kiu estas kvaroble pli efika ol aliaj ĝis nun aplikitaj rimedoj. Oni esperas, ke danke al tio nur en Pollando sian vivon konservos ĉ. ok mil personoj jare, kaj – se ĉio okazos laŭplane – la unua livero de la novregistrita preparaĵo trafos ĝuste al Poznano.

Ĉiujare ĉ. 20 mil poloj ekscias, ke oni malkovris ĉe ili pulmokanceron. Ĝis nun ĉi diagnozo…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO

Teknologio anstataŭos laboratoriajn mamulojn

Simuliloj de homaj organoj sur icoj

Rilate la akran disputon inter la scienca komunumo, kiu opinias, ke ankoraŭ nuntempe nepre necesas vaste eksperimenti sur bestoj kaj organizoj de bestoprotektado, kiuj firmege kontestas  la utilecon  kaj pravigeblecon de tia eksperimentado, mi emas abomeni ĉiun procezon, kiu ial suferigas bestojn.

Kvankam specifa direktivo de la Eŭropa Unio firme rekomendas al esploristoj pri novaj medikamentoj anstataŭigi eksperimentadon  sur bestoj per alternativaj metodoj, tre verŝajne ĝi influas ĝis nun nur la kosmetikan industrion…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO

Ekde milionoj da jaroj influis la naturaj lumcikloj la vivon de preskaŭ ĉiuj vivaj estaĵoj sur nia planedo. Antaŭ du jarcentoj ankaŭ homoj devis konformiĝi al la mallumo de la nokto, sed ekde la evoluo de artefarita lumo la tuta vivo ŝanĝiĝis, ne nur por homoj sed ankaŭ por multaj bestoj, birdoj kaj herboj.

Satelitaj bildoj montras ke aparte en Usono kaj Eŭropo ĉiu urbo brilas pro la lumoj de strataj lanternoj, grandaj konstruaĵoj, afiŝtabuloj, benzinstacioj ktp. La centro estas kutime la plej hela parto de la urbo kaj tie la lumo estas minimume milfoje pli forta ol la natura nokto. Oni taksas ke du trionoj de la loĝantaro neniam spertas veran malhelecon kaj neniam vidas la multnombrajn stelojn de la nokta ĉielo. Pli kaj pli da vidindaĵoj kaj fasadoj estas lumigitaj ĉiun nokton. En Vieno ekzemple tia lumigado disradias  tiom da energio kiel la lumoj de…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO.

Sensaligo

“Ĉevalon, ĉevalon, mian regnon kontraŭ ĉevalo!” ekkrias Reĝo Rikardo la Tria en la samnomita peco de Shakespeare (Ŝejkspiro). Nuntempe iu reĝo povus ekkrii: “Akvon, akvon, mian regnon kontraŭ akvo.”

Fakte la manko de akvo estas unu el la plej gravaj problemoj de nia tempo.

Jam estis dirite, ke la proksima milito ne okazos kaŭze de petrolo – aŭ pro aliaj motivoj – sed kaŭze de akvo.

La du plej gravaj kaŭzoj de tiu manko estas la klimatoŝanĝo kaj la pligrandiĝo de la monda loĝantaro. Pro tiu…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe: ESPERANTA RETRADIO