Ekster la ĉefa fluo

Iam tiu ĉi objekto estis kesto, kiu lumis kaj varmigis la ejon, en kiu oni starigis ĝin sur speciala tableto. Kiam ĝi fariĝis kolora, la kesto, kiu enhavis ĝian aparataron, ankaŭ pligrandiĝis. Kelkfoje okazis, ke gi tuĝtsimple eksplodis. De la komenco de ĝia ekzisto la homoj rigardis ĝin kun aparta ŝato, kaj ĉi tiel ĝi fariĝis la plej granda ŝtelisto de ilia libera tempo. En multaj domoj ĝi staras en la centro de la plej granda ĉambro kvazaŭ la altaro en la preĝejo. Hodiaŭ ĉiam …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

 

Muzaiko: elsendo 2016-03-16

Rapidtrajno

Muzaiko: elsendo de 2016-03-16

Mirejo en japana rapidtrajno

Mandy Fung intervjuas Richard Delamore, produktanto de Esperanto Televido

Elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn

Interalie – pozitivaj novaĵoj, elsendo 2

Raporto pri la AntaŭPrintempa Esperanto-Renkontiĝo (APERo) en Rusio

Egipta televida serio dum Ramadano

Enamiĝo de armea oficiro al judino

La dissendado de la egipta televida serio “La juda kvartalo”  ĉiuvespere je la fino de la fasto, dum la tuta monato de Ramadano, provokas tre viglajn disputojn en la egipta gazetaro. Temas pri unu el la serioj produktitaj, kiel ĉiujare, ĝuste por Ramadano kaj spektitaj fare de milionoj da arabparolantoj en la tuta mondo.

Tiaj serioj kutime konsistas el 30 ĉapitroj, ĝuste kiel la tagoj de Ramadano. Malgraŭ, ke tio kaŭzas malĝojon ĉe nemalmultaj islamaj doktoroj, spektado de televidaj serioj fariĝis unu el la popularaj ritoj de la sankta monato: fasto el sunleviĝo ĝis sunsubiro, preĝo en moskeoj, almozdonado kaj fastorompa vespermanĝo antaŭ televida ekrano. Do, al la tradicia scivolemo, pri kiu fastas, kaj kiu ne, aldoniĝis, dum la lastaj jardekoj, ankaŭ la kutima demando: “Kiun serion vi spektas?”.

La intrigo de la nuna pridiskutata drama serio “La juda kvartalo” disvolviĝas…

Legu kaj aŭskultu pli ĉe ESPERANTA RETRADIO.

En mia ridinda “Korteto”

Hodiaŭ mi ĉiam malpli ofte rigardas televidon, ĉar ion pli interesan, kion mi mem elektas, mi povas rigardi aŭ legi en la interreto. Sed mi memoras ankoraŭ la tempon de mia infanaĝo, kiam ekzistis nur unu televidprogramo. Tiutempe estis certa afero, ke lunde ĉiuj posedantoj de televidiloj rigardis vespere teatraĵon, marde ekzemple la saman futbalmatĉon kaj ĵaŭde estis elsendata krimfilmo. La sekvan tagon post emisiado de tiu aŭ alia ero, ĉiuj rakontis al si aŭ diskutis pri ĵus rigardita filmo, novaĵo aŭ teatraĵo. Hodiaŭ la situacio aspektas tute alie. Televidprogramoj estas kelkcent kaj oni havas la dilemon, kion elekti, ĉar paralele estas bildigata same interesa programero.

Se temas pri televidaj eroj pri aktualaĵoj, ili plej ofte malmulte diferencas sendepende de la elektita…

Daŭre legu kaj aŭskultu ĉe… ESPERANTA RETRADIO