Ĉu la homo konas sian planedon?

Unu el la rezultoj de la scienca esplorado estas montri, ke ni homoj ne bone konas nian planedon. Dum la produktado de sia libro “Genezo”, antaŭ kelkaj jaroj, la brazila fotografiisto Sebastião Salgado konstatis, ke preskaŭ duono de la tersurfaco neniam estis vizitita de iu ajn homo. Kaj la marfundo estas alia ankoraŭ nekonata parto de nia Tero.

Dum la jaro 2016, 128 sciencistoj el 12 landoj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Tagoj de teramikeco

En mia geografia sfero la vintro estas sufiĉe turmenta, ĉar malaltaj temperaturoj, nubeco kaj maloftaj sunradioj estas la ĉiutago ĉi tie dum almenaŭ ses monatoj. Dum tiu ĉi periodo pejzaĝo estas foje griza alifoje neĝoblanka. Sed ni adiaŭu la vintron. Komenciĝis printempo.

Pli malpli tiutempe la tero moliĝas kaj permesas karesi sin. Alvenas tempo bonvenigi kelkajn ĝardenajn ilojn kiel platfosilo kaj rastilo. Ĝuste ili nun povos amikiĝi kun tiu,…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Salejo de Uyuni

Ĉu vi jam aŭdis pri la Salejo de Uyuni? Mi “elkovris” ĝin, kiam mi legis – por artikolo mia – pri sensaligo.

Marakvo estas saleca; akvo de lagoj ĝenerale ne estas saleca, ĉu ne?

Tamen ekzistas multaj salecaj lagoj en la mondo.

Dum marakvo enhavas ĉirkaŭ 3 ĝis 4 procentoj da salo, la lago kun la plej granda procentaĵo ekster la Antarktiko (Lago Asal en orienta Afriko) enhavas 34%, kaj la plej konataj el tiaj lagoj – la Morta Maro en Israelo kaj la Granda Saleca Lago en Usono – havas inter 33 kaj 23 procentoj da salo.

Legu pli kaj aŭskultu ĉe …. Esperanta Retradio

Rekreskas planta kovraĵo sur la Tero

La mondskala vegetado de la jaro 2003 evidente alportis signifan alkreskon de biomaso – malgraŭ la fortranĉado de tropikaj pluvarbaroj. Respondecas por la kreskado rearbarigoj en Ĉinio kaj abundaj pluvoj en savanoj, raportas aŭstraliaj esploristoj en faka ĵurnalo.

Se mediesploristoj informas pri la stato de la planedo, tiam la mesaĝo nur malofte anoncas ion bonan. Sendepende ĉu ili raportas pri la klimata ŝanĝo, la diverseco de specioj aŭ pri la ekologia piedrepreso – la bilancoj kiuj estas ellaboritaj en la koncernaj studaĵoj estas plej ofte negativaj kaj…

Plia legado kaj aŭskultado ĉe ESPERANTA RETRADIO