Pola Retradio: elsendo 2016-03-29

Maciej Jaskot

Pola Retradio: elsendo 2016-03-29

– En nia antaŭmikrofona renkontiĝo kun ni parolas pri lia partopreno kaj kontribuo en la konferenco de la Esplorcentro Facta Ficta de la Jagelona Universitato pri la populara kulturo en nia ĉiutaga vivo kaj pri lia poezia tradukdebuto;
– Niaj aktualaĵoj rilatas al la islamista terorista kampanjo en Pakistano; al klopodoj de Bruselo revenigi normalecon en la urbo; al nova pola leĝo malpermesonta forprenadi infanojn de la gepatroj pro ties malbona ekonomia situacio;
– Temo el la pola gazetaro rilatas al la entreprenitaj klopodoj kontraŭbatali la troan populacikreskon de Ips Typographus en Białowieża-Praarbarego;
– La sciencbultena temo traktas esplorojn pri plumkoloroj kaj kreon de novaj kolorigiloj dank’ al esploroj de paruoj kaj paseroj;
La aktualaĵoj kaj sciencbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. La interparolo kun la antaŭmikforona gasto estas aŭdebla en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”. Muzike akompanas nin hodiaŭ Patric per sia kanzono “Ho, mia bela cikadino” el lia KD “Okcitanio” eldonita en 2012 de Vinilkosmo.

Radio Vatikana: elsendo 2016-03-23

Papo Francisko

Radio Vatikana: elsendo 2016-03-23

  • La paska tritago estas granda mistero de amo kaj de mizerikordo
  • Pri la tragikaj atencoj en Bruselo
  • Tvitera mesaĝo
  • Morgaŭ Papo Francisko kuncelebros la krisman meson de Sankta Ĵaŭdo kaj poste la meson de la Vespermanĝo de la Sinjoro
  • Postaj liturgiaj solenaĵoj de pasko
  • Nova tvitera mesaĝo
  • Benino: estas elektita nova prezidanto, esperige por Afriko
  • Mjanmaro: Aung San Suu Kyi estas membro de la nova registaro.

Pola Retradio: elsendo 2016-03-22

Bruselo

Pola Retradio: elsendo 2016-03-22

– En la literatura segmento de la programo ni prezentas la 38-an fragmenton de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.

– La ĉefinformo de nia novaĵbulteno rilatas al la hodiaŭaj teroristaj atencoj en Bruselo; ni informas krome pri la historia vizito de Barack Obama en Kubo kaj pri la prilaborata en Pollando leĝo kontraŭ la malŝparado de nutraĵoj, kiuj povas servi ankoraŭ al homoj mizeraj kaj bezonantaj.

– La sciencbultenaj temoj traktas pri novaj megalitoj retrovitaj en Pollando kaj pri impona akvario en la Gdanska Politekniko servonta ankaŭ por sciencaj esploroj.
La aktualaĵoj kaj sciencbultenaj temoj estas  paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”.