Elefanto rimarkas sin mem

Ĉu bestoj posedas sentokapablon ke ili ekzistas kaj kiu ili estas? Homoj lernas tion jam frue, ankaŭ elefantoj kapablas tion.

Por ni homoj estas tute normale ke ni scias kiu ni estas kaj kiel ni aspektas, necesas nur rigardi en la spegulon, tiam oni ekkonas sin. Ke ankaŭ ĉe kelkaj bestoj estas tiel, tion rimarkis Charles Darwin en la jaro 1838 en la zoologia ĝardeno en Londono. Tie li enmanigis al du orangutanoj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Firmiga lernado

Ekzercadi, ekzercadi – egale ĉu oni lernas ludi muzikinstrumenton aŭ paroli lingvon – la ekzercado ne estas evitebla. Jam la latinanoj sciis ke “Repetitio est mater studiorum” (la ripetado estas la patrino de la studado). Sed kiam sufiĉas la lernado? Ĉu oni finu se oni perfekte regas la lernitaĵon? Eksperimentoj de esploristoj de la Brown universitato sugestas en kelkaj kazoj tamen daŭrigi la lernadon.

Ĉe la trejnada programo temis…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Finnlando testas bazan vivenspezon

Ekde januaro 2000 hazarde elektitaj senlaboraj finnoj ricevos dum du jaroj senkondiĉan bazan vivenspezon. Post la du jaroj oni decidos ĉu oni transiros de la testo al ĝenerala enkonduko.

Senkondiĉa baza vivenspezo por ĉiuj civitanoj povus ĝisfunde ŝanĝi la socialan ŝtaton kaj tradiciajn principojn pri donado kaj prenado de mono. Ekde januaro 2000 finnoj ricevos dum du jaroj ĉiumonate 560 eŭrojn. La mono ne submetiĝos al impostoj kaj ne estos…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)