Bela feliso en Ameriko

Antaŭ kelkaj semajnoj publikiĝis en Brazilo faka libro pri la plej impona feliso en Ameriko: la tiel nomata makul-jaguaro. La libron produktis grupo de biologiisto, ĵurnalisto kaj fotografiisto, kiuj partoprenas Instituton pri Esplorado kaj Konservado de Karnovoraj Mamuloj. Ĝi celas unuavice konsciigi la publikon pri la graveco de tiu bela besto, kaj pri…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Gvati birdojn

Gvati birdojn estas antikva hobio. Ŝajne ĝi komenciĝis en Anglio, en la 18-a jarcento. Milionoj da homoj praktikas tiun simpatian amuziĝon tra la mondo. Estas informoj, ke en Usono pli ol 40 milionoj tion faras, pli aŭ malpli regule.

En Brazilo, tiu speco de turismo ekpopulariĝis nur dum la lastaj jaroj.  Tia prokrasto estas stranga, ĉar Brazilo enhavas unu el la plej grandaj kvantoj da birdoj en la mondo – preskaŭ 1900 specioj. Nuntempe,…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Feriado en tajlanda insulo Samujo

00

Eŭropano kiu dum januaro ŝatas pasigi feriojn sub palmoj ĉe plaĝo por eskapi la vintran malvarmon ja havas plurajn eblecojn. Taŭgas diversaj insuloj en la tropika zono, ĉu en Karibio, ĉu en la Hinda Oceano.

Populara kaj favorpreza celo certe estas Tajlando, nome la insulo Phuket je la okcidenta flanko de la fingroforma Malaja duoninsulo. Tamen pro la granda cunamo en la jaro 2004 Phuket iom perdis popularecon kaj multaj feriantoj nun preferas insulon en la golfo de Tajlando, do je la orienta flanko de la Malaja duoninsulo, nome la insulon Samujo kiu nur en la 1970-aj jaroj estis malkovrita de hipioj kaj aliaj civilizofuĝantoj.

Tiu insulo tiam estis nur maldense loĝata kaj ĝi estis grandparte kovrita de…

[Legu pli ĉe Esperanta Retradio]

Vizito al la smeralda insulo

Kiam mi antaŭnelonge vizitis Irlandon, mi miris ke mi ekmemoris multajn rakontojn kaj kantojn kiujn mi audis kiel infanino de mia avino. Kiel lerta rakontantino, ŝi elvokis viglan bildon de la propra infaneco en lando kiu estis subpremita dum generacioj pere de anglaj regantoj, kiuj celkonscie forpeladis la irlandanojn de iliaj kampoj, senigante ilin je iliaj rajtoj kaj tradicioj, subpremante ilian lingvon kaj farigante daŭran mizeron.

Mi avide aŭskultis la rakontojn de mia avino pri la “Granda Domo” proksime al ŝia vilaĝo (tiel oni kutime nomis la luksajn loĝejojn de la bienuloj).  La angla-irlanda posedanto proponis eduki ŝin kune…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO

Kiel mi spertis esperantistan turismon

Mi esperantistiĝis en 2005. Tiam mi opiniis, ke la plezuro de ajna vojaĝo tute ne dependas de la lingvo en kiu oni parolas dume. Nun, post 10 jaroj de esperantista vivo, mi malsamopinias. La apartajn ecojn de la esperantista turismo ne igas la lingvo mem, sed la esperantista komunumo, kiu estas aparte amikema kaj malfermita al interkulturaj spertoj.

Sincere, dum miaj (ne tro multaj, bedaŭrinde) spertoj pri esperantista turismo, oni ofte krokodilis, aligatoris kaj eĉ kajmakamis! Ne gravas. Esperantisma turismo estas por mi aparte ĝuinda sperto, sendepende de tiaj detaloj. La esperantista turismo okazas en aparta etoso, ĉar ĝi estas precipe socia evento. Ĝia unua celo estas krei kaj plifortigi…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe …. Esperanta Retradio