Arquivo da tag: UEA

UEA invitas prelegi en la 70-a IKU-sesio en Seulo: nova limdato

Kadre de la 102-a UK en Seulo okazos la jubilea 70-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete (<nomo@de.la>amri@huji.ac.il) aŭ paperpoŝte: prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, Israelo.

(Legu pli ĉe Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Gazetaraj Komunikoj de UEA

Alvoko por krei la novajn retejon kaj/aŭ administran sistemon de UEA
La celo de la laboro, por kiu ni atendas kandidatiĝojn

Nova, plene integrite kaj uzantamike funkcianta retejo de UEA. Pli detale

Detale:

La nova retejo de UEA konsistos el 3 sub-retejoj:

  1. La plene publika parto: por ĉiu retvizitanto estas videbla sen ke oni estas ensalutinta. Ĝi donas novaĵojn kaj permesas trovi informon pri UEA. Ĝi ankaŭ permesas iĝi membro de la asocio aŭ aliĝi al kongreso, aĉeti de la libroservo.
    1. plusoj:…

(Legu pli ĉe  Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Rusia Esperantista Unio aneksis Krimeon

La “Rusia esperantisto de la jaro 2016” estas Jefim Zajdman, kiu loĝas en la urbo Jalto ĉe la suda marbordo de Krimeo. Laŭ la oficiala motivado li ricevas la agnoskon pro “senlaca laboro pri organizado de renkontiĝoj, preparado de novaj esperantistoj, modela gvidado de la loka klubo kaj pluraj aliaj meritoj”.

La decido  estis farita jam…

(Legu pli ĉe Libera Folio)

 

Aktivulo.net: retejo por aktivuloj kaj aktivemuloj

Kiel plia paŝo en la renovigo de la retejoj de UEA, lanĉiĝas nun nova paĝaro: aktivulo.net. Frukto de longa laboro fare de Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, laŭ instigo kaj gvido de la Vicprezidanto de UEA, Stefan MacGill. La nova retejo celas subteni niajn aktivulojn tutmonde per valoraj informoj kaj kontaktebloj.

Unu el la kernaj celoj de la paĝaro estas…

(Legu pli ĉe El Popola Ĉinio)

Invitu la Universalan Kongreson en 2019 aŭ en 2020

Post Seulo (2017) kaj Lisbono (2018) la sekvaj urboj kie la UK okazos estas ankoraŭ ne elektitaj. Pri la jaroj 2019 kaj 2020 la Estraro de UEA planas decidi dum la 102-a UK en Koreio.

La fakto ke jam estas Landa(j) Asocio(j), kiuj formale kandidatiĝis por tiuj jaroj ne malhelpas ke aliaj kandidatoj prezentiĝu. Por 2019 estas prefero ke la UK okazu en Eŭropo, ne en apuda regiono kie okazis la kongreso en la proksima pasinteco. Por 2020 la Estraro invitas kaj Eŭropajn kaj ekster-Eŭropajn urbojn kandidatiĝi.

La kandidataj urboj prefere havu aktivan kaj harmonian movadon, malmultekostajn kaj taŭgajn kongresajn ejojn, bonan infrastrukturon (urban transporton, manĝejojn, hotelojn, gastejojn k.a.), apogon de la lokaj instancoj kaj registaro, kaj ili estu turisme allogaj kaj facile atingeblaj.

La limdato por sendi la kandidatiĝojn estas la 15-a de januaro 2017.

Reprezentanto de la Centra Oficejo de UEA devas viziti la kandidatajn urbojn por kontroli la lokajn kondiĉojn kaj raporti pri tio al la Estraro de UEA. Tiuj vizitoj estas plene financataj de la invitantaj urboj kaj la vojaĝoj okazu ĝis junio 2017.

Pliaj detaloj legeblas ĉe: http://uea.org/teko/regularoj/kongresa_regularo

La kandidatiĝojn, kaj eventualajn demandojn, bonvolu sendi al la Ĝenerala Direktoro de UEA (<nomo@de.la>direktoro@co.uea.org) kaj al la Konstanta Kongresa Sekretario (<nomo@de.la>kongresoj@co.uea.org) aŭ al la poŝta adreso de la Centra Oficejo de UEA.

Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 648 (2016-11-18)