Arquivo da tag: UEA

453ª Elsendo de Pola Retradio

Puławy – urbo en Pollando

Post 8 jaroj ni revizitas la polan urbon Puławy (en la orienta Pollando), kiel lokon nepre vizitindan. En la 453-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en la komenco referencante al aktualaj eventoj ni informas pri tio, kiel Caritas helpas en la somera ripozo de polaj infanoj kaj gejunuloj. Ni alrigardas ankaŭ Greklandon antaŭ la dimanĉa referendumo. La kulturkronika informo rilatas al la prezentita programo de la pola urbo Vroclavo (la sudokcidenta Pollando), kiu en 2016 estos kultura ĉefurbo de Eŭropo. La E-informoj koncernas novajn E-eldonaĵojn – belartan esearon, eldonitan de UEA kaj poezivolumon de Wisława Szymborska, eldonitan de Bjalistoka E-Societo kun la Podlaĥia Libraro. Tiu ĉi libro aperas en la serio de UEA “Oriento-Okcidento”. En nia programo kantas hodiaŭ Andreo kaj Nata Berce. Temas pri la kanzono “Kion do faru ni”. Felietono, aktualaĵoj la kultur­kronika informo estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

E_elsendo el la 03.07.2015

Elsendo de Pola Retradio

Vjetnamo

La antaŭmikrofona gasto, Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA rakontas pri sia vizito en Vjetnamo, kiu liiĝis kun la solenado de la 40a datreveno de la finiĝo de la vjetnama milito. En la komenco de la 438a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri la rezultoj de la lastdimanĉaj prezidentaj balotoj en Pollando, pri raporto koncernanta la situacion de polaj grizaĝuloj. La scienca temo estas dediĉita al sciencaj esploroj pri la efikado de vifio je la viva organismo. La informoj de la novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”. Muzike akompanas nin hodiaŭ “Tutmonda muziko” per sia kanzono “Ne paŝu for’”

informis: Barbara Pietrzak

Elsendo de Pola Retradio (434a)

Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, Nederlando.

Reference al la 42a Malferma Tago en Roterdamo ni prezentas sonscenon pri la Libroservaj Novaĵoj, kiujn prezentis dum ĝi Ionel Onet. Ĉe www.pola-retradio.org en la komenco de la 434a E-elsendo el Varsovio ni referencas al la tragika tertremo en Nepalo kaj pola helpo al la damaĝitoj, ni informas pri la morto de Władysław Bartoszewski, i.a. distingita per Medalo de Toleremo fare de Zamenhof-Fondumo. Kroma informo rilatas al la finiĝonta morgaŭ omeĝekspozicio honore al 96 viktimoj de la aviadila katastrofo apud Smolensk antaŭ 5 jaroj. La temo el la pola gazetaro rilatas al dulingvaj lernejoj en la loko Kielce. En scienca bulteno ni konigas esplorojn pri la evoluiga rolo de laŭta tekstolegado al infanoj kaj pri la efiko de la basaj sonoj por estingi incendion. Muzike akompanas nin Amindaj per fragmento de sia kanto “Lasu la malĝojon flugi” el ilia KD eldonita en 2011 fare de Vinilkosmo. La informoj de la novaĵeldono kaj scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. La sonsceno pri Libroservaj Aktualaĵoj estas aparte aŭskultebla en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.

Informis: Barbara Pietrzak

Revuo Esperanto: Marto 2015

La enhavlisto de la marta kajero:
  • 51 … Malferme: Tutmovada rezolucio por la 100-a UK
  • 53 … Unua Alineo: Barbara Pietrzak panorame prezentas la marŝadon de la Jaro M60
  • 54 … Dek Demandoj: Paul Gubbins kreis la titolon sur la kovrilo – Stila majstro de la Esperanta romano – kaj ĝi sinteze prezentas tiun elstaregan aŭstralian E-verkiston, Trevor Steele, kiu parolis al Esperanto pri siaj verkaro kaj sperto kiel Ĝenerala Direktoro de UEA.
  • 56 … Kolombejo | Recenzo: Ekkonu la vigliĝantan kolombian junularan E-movadon. Manlibro de la sendependa verkisto.
  • 57 … Memore: Trevor Steele pri sia samlandano Kep Enderby.
  • 58 … Kalejdoskopo: Notoj pri interesaj eventoj, homoj kaj agadoj.
  • 60 … Aŭstralio kaj Oceanio: Malgraŭ la problemoj de la lastaj tempoj, la granda potencialo de Oceanio por Esperanto, kie Aŭstralio pintas, ne perdiĝis. Multon oni povas atendi de la tiuregiona esperantistaro.
  • 62 … Oficiala Informilo: Oficialaj komunikoj de UEA.
  • 63 … Kongresa Komuniko: Akurataj kaj utilaj informoj pri la 100-a UK.
  • 64 … Kongreso | BKE: Brazila Esperanto-Ligo okazigis sian 50-an kongreson kaj ekpaŝas por unuafoje kongresi en Amazonio.
  • 65 … UK – turismaj aspektoj: Resuma prezento de la turismaj allogaĵoj de la UK-Lillo.
  • 68 … Interlingvistiko por Esperantistoj: Kial tiom da latinidaj planlingvoj?
  • 70 … Forpasoj: Nekrologoj.
  • 71 … Laste Aperis: La laste aperintaj libroj kaj aliaj materialoj.

fonto: UEA.ORG