Esperigaj faboj por Afriko

Nova tre fruktodona kaj klimatrezista bredaĵo de fabo igas agrikulturistojn ĝojegi en la orientafrika lando Ugando. Precipe en la nordo de la lando necesas nutri krom la propra malriĉa enloĝantaro ankaŭ pli ol unu miliono da rifuĝintoj kiuj dum la pasintaj jaroj estas venintaj el la militĥaosa najbara lando Suda Sudano.

Nun la uganda registaro kaj agrikulturaj ekspertoj vetas…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Radio Vatikana: elsendo 2016-03-31

Papo

Radio Vatikana: elsendo 2016-03-31

  • Informoj pri papo Francisko: aŭdienco kun la itala knabeto Ignazio Fucci; estas prezentita la postsinoda Apostola Instigo titolita La Ĝojo de la Amo; preĝoviglado de tiuj, kiuj aliĝis al la spiritualeco de la Dia Mizerikordo; nova tvitera mesaĝo
  • Ruslando: granda pinta renkonto en Mosko de la kristanaj estroj pri la nunaj persekutoj suferataj de kristanoj
  • Ugando: alvoko por la liberigo de la ĉefa politika opoziciulo Kizza Besigye;
  • Libio: ĉefministro al-Sarraj enoficiĝis en etoso de milito
  • Mozambiko: la politika situacio travivas malfacilan fazon
  • Sirio: alvenis rusaj senminigistoj por Palmyra, damaĝoj malpli ol estis supozite
  • Pakistano: la registaro sukcesis pacigi islamistojn en la ĉefurbo kiuj postulis la pendumadon de Asia Bibi
  • Movada Informo: restadkostoj ĉe la 69a kongreso de IKUE (Nitra, Slovakio).