Arquivo da tag: UNESKO

Jogo: nemateria riĉaĵo de la homaro

En la jaro 2014, la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris, ke la 21-a de junio estas “Internacia Tago de Jogo”. En la monato decembro 2016, Unesko (la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo) deklaris, ke Jogo estas Nemateria Riĉaĵo de la Homaro. Tiun decidon faris la Interregistara Komisiono en jara kunsido, okazinta en Adis-Abebo, Etiopujo.

Unesko pravigis sian decidon, konsiderante, ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

FIAT LUX

La kreado de la lumo (Gustave Doré)

UNESKO deklaris, ke 2015 estas la Internacia Jaro de Lumo.

Trafe. En tempo, kiam oni timas mankon de akvo kaj de elektro, indas pripensi pri tiu majesta fenomeno nomata lumo. Majesta kaj vitala.

La teksto en la retejo de UNESKO etendiĝas per belaj konsideroj pri la virto, kiun fluigas sur nin la Suno, en preciza dozo laŭ ĝia ĝusta potenco: lumo de fotosintezo, varmo, kiun ĝi transportas, multoblaj teknologiaĵoj, kiujn ĝi permesas.

Sed lumo iras trans sian multenombran utilecon. Ĝi komandas niajn pupilojn, arĝentas en plenluno, strekas tremetantajn vojojn…

Legu pli en Esperanto kaj en la portugala ĉe… Blog do Paulo