Arquivo da tag: urboj

Cistercianoj en Olivo

Triurba Esperantista Asocio ĉi-septempre la trian fojon organizas sian laŭvican internacian aranĝon „Esperanto sur la strando”. Unu el ĝiaj programeroj estas tiel nomata „Urba ludo” dum kiu grupoj de ĉeestantoj havas la taskon trovi difinitajn lokojn sur itinero kaj respondi demandojn ligitajn kun ilia historio. Nun la itinero kuras tra belega parko en Oliwa – unu el la kvartaloj de Gdansko, en la najbareco de katedralo t.e. postklostra preĝejo apartenanta iam al cistercianoj. Por gajni la ludon la ĉeestantoj devas ne nur koni la lingvon en kiu ja estis preparitaj la taskoj kaj posedi la fizikan formon sed ankaŭ ekkoni iom da historio, kiun prilaboris kaj esperantigis mia eminenta amiko Henriko Kosicki kaj kiu historio prezentiĝas jene.

Legu kaj aŭskultu pli ĉe Esperanta Retradio

La 443-a E-elsendo de la Pola RetRadio

 

Elblag, Urbo el Pollando

Elbląg-kanalo, la hidroteknika miraklo, unu el la plej grandaj turismaj atrakciaĵoj de Pollando estas la temo de nia felietono pri Vizitinda Pollando en la 443-a E-elendo ĉe www.pola-retradio.org. En kultur­kroniko ni informas pri la plej nova sonorilego “Mieszko kaj Dobrawa” muldita omaĝe al la 1050-a datreveno de la bapto de Pollando. E-informoj rilatas al solenado de M60 en Jokohamo kaj funkcianta en la andaluzia Ejea de los Caballeros E-ekspozicio. Fine aŭdiĝas la leterkesta programero. Muzike ni memorigas la kanton de Nadia Figueiredo “La floraj violoj de la dezerto”. Aktualaĵoj, la kultur­kronika informo kaj  la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.