Arquivo da tag: viroj

Maĉismo en la lingvoj

La plejmulto de la socioj estis kaj estas patriarkaj. En ili regis kaj regas la viro. Ekzistis kaj ekzistas gravaj virinoj (reĝinoj, regantinoj, prezidantinoj, verkistinoj, pentristinoj ktp.), sed plejmulte estis kaj estas viroj en tiuj postenoj kaj okupoj.

Meze de la 19-a jarcento – kaj denove, pli forte, en la 1960-aj jaroj – komenciĝis feminisma movado, kiu luktis por la rajtoj kaj egaleco de la virinoj, sed bedaŭrinde ĝis hodiaŭ ne ekzistas egaleco de la virinoj, eĉ ne…

(Legu pli  ĉe Esperanta Retradio)

Ankaŭ por viroj tiktakas la biologia horloĝo

Charlie Chaplin fariĝis patro en la aĝo de 73 jaroj, Robert de Niro kun 68. Ili tamen estas statistikaj esceptoj. Ĉar laŭ nova studaĵo signife malaltiĝas la fekundeco dum alta aĝo ĉe viroj – ne nur ĉe virinoj.

La aĝo de virinoj laŭ esploristoj el Bostono ja restas decida por genera sukceso, sed ankaŭ ĉe viroj tiktakas la “biologia horloĝo”.

La generomedicinistoj precize…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Por viroj la vivo komenciĝas je la aĝo de 54 (laŭ enketo)

Hodiaŭ mi prezentas la enhavon de artikolo aperinta en la angla gazeto The Telegraph. Temas pri studo farita en Britio, kaj la rezultoj sendube ne validas por ĉiuj landoj. Kiel okazas ofte en gazetoj, la artikolo ne estas bone strukturita. Mankas detaloj kaj klareco. Estu kiel ajn, mi parte tradukis kaj parte resumis la artikolon.

Vidu la donitajn informojn:…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Viroj alie reagas je streso

Viroj pli bone enparkumas aŭtomobilojn, virinoj pli bone aŭskultas. Tiaj atribuoj ofte apartenas al la regno de la mitoj. Tamen rilate al reago je streso la seksoj vere malsamas.

Streso povas esti ŝarĝo kaj se ĝi daŭras, ĝi povas kaŭzi malsanojn. Kiel viroj kaj virinoj reagas je streso, tion esploris sciencistoj de germana universitato. La esploristoj volis scii ĉu…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Viraj cerboj malkaŝas personecon

Ĉe certaj cerbaj strukturoj sciencistoj kredas ke ili povas legi ĉu viro estas malfermita, ĉu skrupula aŭ emocie stabila. Ĉe virinoj tio aliflanke ne eblas.

Sciencistoj sukcesis trovi kuntekston inter la personeco de viroj kaj la kvanto de griza substanco en certaj partoj de la cerbo. La esploristoj estas certaj ke sekshormonoj estas kunligitaj kaj…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)