Alia personeco post 10 jaroj

Homoj laŭ la jaroj ŝanĝiĝas ne nur korpe, ankaŭ la personeco evoluas. Studaĵo montras: Karakteraj trajtoj ne estas tiom stabilaj kiel oni ofte supozas. Proksimume ĉiam post 10 jaroj oni ŝanĝiĝas almenaŭ iomete.

Dum la kuro de la vivo ni pli kaj pli ripozas en ni mem kaj malpli atentas pri la opinio de aliaj homoj. Jen la rezulto de internacia studaĵo. Laŭtendence ni ankaŭ pli …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kia estas la homo?

La kreinto de la leĝo – tiu, kiu regas la ŝtaton, leĝodonanto, ne povas forgesi, kia estas la homo. De kie ni scias, kia la homo estas? Kelkajn homajn ĝustecojn ni ja povas facile konstati. Ekzemple ni povas konstati, ke la homo vivas. Kiam la homo ne vivas, ni povas rimarki jam nur ties certan fizikan kaj kemian statojn. Kiam la homo vivas, unu estas bona, la alia malbona, povas esti saĝa aŭ stulta k.t.p. La homa kapablo por la vivo estas unu el tiaj ĝustecoj nomataj …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kio gravas por bona vivo en alta aĝo?

Ĉiutaga moviĝado, bonaj rilatoj al amikoj kaj familio kaj pozitiva sinteno al la vivo: Per tiuj elementoj laŭ ekkonoj de esploristoj eblas bone altaĝiĝi – kaj fariĝi surprize feliĉa. Sed multaj homoj sentas timon pri la tre alta aĝo.

Ne nepre sana, sed vigla – tiel sentas sin multaj homoj pli ol 90-jaraj kiuj havas ankoraŭ plejgrandparte memdecidan vivon. Laŭ aktuala studaĵo ili estas ofte eĉ pli feliĉaj ol 70-jaruloj. Se oni havas …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Poemo “Ordigita Hejmo”

Nuntempe oni ricevas – tra la sociaj retoj – multe da mesaĝoj. Antaŭ kelka tempo mi ricevis portugallingvan poemon (Casa Arrumada) skribitan de la brazila poeto Carlos Drummond de Andrade (1902-1987).

Li estas unu el la plej konataj brazilaj poetoj, sed strange …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

En la mondo de kristaloj

Ni ĉiuj vivas en la mondo de kristaloj kaj ni estas konstruitaj el ili – ĉiuj estas konstruitaj egale. En nia korpo troviĝas strukturoj de fizikaj kristaloj kaj plasmaj kaj solidaj. Ĉi strukturoj montras, kiagrade ni povas plenumi la bezonojn de nia koro, alivorte – de nia bona vivo. Ni estas kvazaŭ …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)