Kiel feliĉe centjariĝi

Kio kondukas al plenanima vivo en alta aĝo? Respondon trovis psikologoj ĉe altaĝuloj el Kampanio en Suda Italio. La formulo por la vivofeliĉo tie konsistas el jenaj elementoj: Estu diligenta, amu la familion – kaj restu obstina.

Ĉilento estas pitoreska regiono en Kampanio. La tie situanta nacia parko estas konata pro siaj deklivaj marbordoj kaj siaj sablaj strandoj, kaj ekde la jaro 1998…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Optimismaj virinoj vivas pli longe

Optimismaj homoj vivas pli longe – tion montras multaj studaĵoj. Kial tio estas tiel, tio ankoraŭ ne tute estas eksplikita. Kelkajn eksplikojn liveras nun datumoj el unu el la mondskale plej grandaj studaĵoj pri virina sano.

Dum dek pesimismaj virinoj mortas, nur…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kiom longa povas esti la vivo

Biologio estas rava scienco. Tiu fenomeno, kiun oni nomas “vivo” proponas veran fascinon. Inter vivuloj la vivodaῠro multe varias. Ekzistas insektoj, kies vivo daῠras apenaῠ kelkajn horojn; aliflanke, oni trovas vegetaĵojn, kiuj vivas dum jarmiloj.

En la jaro 1964, usona  geologiisto staris sur montopinto en la ŝtato Nevada. Por esplori pri glacieraoj, li boris…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kio estas “maljunulo”?

Unu el la konceptoj, kiuj postulas de moderna homo rekonsideradon, estas tiu pri “maljuneco”. Dum la lastaj jardekoj, tiu koncepto draste ŝanĝiĝas.

Fakuloj pri socia sano uzas interesan kalkulon por mezuri la staton de iu loĝantaro: ĝi estas la “perspektivo de vivodaŭro”, okaze de la naskiĝo. En Brazilo, kiam naskiĝas infano, ĝi havas nuntempe la mezuman ŝancon vivi 75 jarojn, laŭ la lastaj kalkuloj. Ĉi tio estas bela evoluo, se oni konsideras, ke en la jaro 1950, tiu ŝanco egalis al 43 vivojaroj.

Ĝi signifas, ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Legu librojn, vivu pli longe

Antaŭ nelonga tempo (14/07) mi verkis kontribuaĵon por la Esperanta RetRadio, kiu finiĝas per la jena frazo: “ La homaro konsistas el du homtipoj: tiuj, kiuj  legas, kaj tiuj, kiuj ne legas.” Ĉi tiu penso sonas ja iom blaga, sed ne tute malvera. Hodiaŭ mi revenas al tiu temo, ĉar mi ĉiam supozas, ke libroj kaj legado estas afero kara al Esperantistoj, ĝenerale. Kaj certe niaj heroaj Esperantaj libroeldonistoj, konstante batalantaj kontraŭ tro modesta vendado, ŝatos la insiston. Vidu, kial.

Ekzistas institucio en Usono…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)