La virina voĉo malaltiĝis

Virinaj voĉoj hodiaŭ estas pli malaltaj ol ankoraŭ antaŭ jardekoj. Tion montras studaĵo de la universitato de Lepsiko en Germanio. Biologiaj kaŭzoj por tio ne troviĝas: Ŝanĝiĝis la rolbildo pri la virino.

Virinaj voĉoj hodiaŭ estas signife pli malaltaj ol ankoraŭ antaŭ jaroj. Tio estas la rezulto de studaĵo ĉe la universitata kliniko de Lepsiko en kiu 2500 sanaj virinoj kaj viroj inter 40 kaj 80 jaroj estis esplorataj. Oni serĉis ankaŭ …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

La voĉo malkaŝas emociojn

Kiel fartas mia kunparolanto? Ofte jam gestoj kaj mimiko liveras respondojn je tiu demando. Sed ankoraŭ pli fidinde evidente la voĉo malkaŝas kion la alia homo sentas.

La emocia situacio de ĉeestanta samepokano eble jam plej bone estas taksebla per nura aŭskultado – sen observado de la mimiko. Tiun rezulton atingis psikologo de la usona Yale-universitato en New Haven. Por sia studaĵo li estis…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Pri vokaloj kaj konsonantoj

Kvankam la vorto “lingvo” ŝajne atribuas al la lango la plej grandan signifon por karakterizi lingvon, tio tamen ne estas trafa. La teknika bazo de la homa lingvo estas la voĉo, do la kapablo de la homo produkti sonojn per la voĉkordoj.

Tiuj sonoj estas varieblaj laŭ sonalteco, longeco, forteco. Tio jam malfermas multajn esprimeblecojn, precipe se tiuj vokoj aŭ krioj estas akompanataj de gestoj kaj mimiko. Kaj la sonoj kiuj ĝis tiam…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Kiel malsanoj parolas el ni

Nia voĉo malkaŝas multe pri nia korpa kaj psika stato. Tion elprofitas nun ankaŭ esploristoj.

Ĝi estas ĉiam preta por esti uzata: Kvankam la voĉo estas nia daŭra akompananto, ni apenaŭ dediĉas al ĝi atenton. Vere konscie ni nur perceptas ĝin, se ĝi surprizas nin en sonregistraĵo. Ĉu vere oni aŭdas min tiel?

Apenaŭ 16.000 vortojn la homo kundividas kun…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Aŭdi la propran voĉon

Se ni aŭdas nian propran voĉon de sonregistraĵo ĝi sonas kvazaŭ ĝi estus fremda. Kial ekestas tiu impreso?

La sono eniras la orelon de ekstere kaj de interne. Tial ni neniam perceptas nin mem tiel kiel ni sonas por aliaj homoj aŭ de sonportiloj.

Ni ofte teruriĝas se ni aŭdas nian propran voĉon de registraĵo. “Tio do ne estas mi”, oni diras. Fakte ni aŭdas nin mem alimaniere ol homoj ĉirkaŭ ni. La ŝlosilo al la sekreto estas ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)