Historio de iu malkovro

Usona dentisto, Weston A. Price naskiĝis en la 1870-a jaro kaj estis homo nekutima. Li ne nur boris en dentoj, sed ankaŭ pensis. Li ne pensis pri mono, kiun li perlaboris, kio estis memkomprenebla, ĉar li havis multajn pacientojn. Li ĝuste pensis, kial li havas tiom multe da pacientoj. Li pensis, ĉu estas normale, ke la homo havu malsanajn dentojn tiom vastskale. Li forvojaĝis tre malproksimen. Li vojaĝis tra la tuta mondo de Alasko tra primitivaj regionoj de Afriko, al Aŭstralio, Novzelando, la insuloj de Pacifiko kaj Skotlando, de malfacile alireblaj vilaĝoj de Swislando al la dezertoj de Andoj aŭ la ĝangaloj de Sudameriko. Li rimarkis, ke…

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)