Zamenhof siatempe

Publikaĵo pri Zamenhof en siatempo

Ne eblas serioze okupiĝi pri Zamenhof sen funde koni la cirkonstancojn inter kiuj li vivis, alivorte, la politikan, socian kaj kulturan fonon de lia vivo. La ekstera realo influas, i.a., konkretajn agojn de individuo. Ne eblas kompreni iujn vortojn de Zamenhof sen scii pri la rezultantaj el la ekstera situacio limigoj, kiujn li spertis, grandegaj danĝeroj, kiujn li riskis sen diri tion (pro diversaj kialoj) al esperantistoj, pri lia granda zorgo pri sekuro de la lingvo, pri tiu de si mem kaj de sia familio. Okazas misinterpretoj de liaj vortoj pro ilia elkuntekstigo. Tiel diris la tradukinto de la teksto, Profesorino Maria Majerczak el Jagelona Universitato el Karakovio.
La artikolo “La pola kulturo en la tempo de Ludoviko Zamenhof“, kontribuu al kompreno de la socia kaj kultura fono de la vivo de la kreinto de E-o.

Ĉu Nostradamus profetis pri Esperanto?

Nostradamus (1503-1566)

Teksto de Samir Palindrome

La plej amuza afero pri Nostradamus estas ke oni povas trovi liajn versojn plej konvenajn por preskaŭ iu evento. La historio reokazas, post pli 2300 jaroj ni denove havas ŝtatojn Israelo ka Makedonio, kaj Moskvo dufoje estis haltigpunkto te okcidentaj konkerantoj. Finfine, eĉ sufiĉe klaraj vortoj povas esti multsignifaj. Ekzemple “Cxiuj Germanoj unuiĝos en unu ŝtaton.” povas temi pri jaroj 972, 1871, 1938, aŭ 1989. Eĉ pli preciza: “Usona prezidanto George Bush konkeros per granda armeo, ĉirkaŭ la jaro 2000, Irakan prezidanton Sadamon.” estas dusignifa: ekzistis du Usonaj prezidantoj kun la sama nomo kaj ambaŭ atakis Irakon.


Nun imagu kiom da eblecoj vi havas en obskura kaj simbola lingvo de Nostradamus. Se vi deziras trovi la atakojn al Nevjorko en 2001, vi trovos ĝin. Ne gravas ke tiu evento estas malgranda kompare kun teruroj en Roterdamo, Londono, Stalingrado, Hiroŝimo, Dresdeno … Ne gravas ke Germana atako al Krasnodaro en 1942 (45°02′N 38°58′E) aŭ eĉ NATO atako al Beogrado en 1999 (44°49′N 20°28′E) estas pli proksimaj al profetajxo ke ĉielo brulos je 45 gradoj pro atako de Normanoj ol eventoj en Nevjorko (40°42′46″N 74°00′21″W).

Sxanĝu literon en lia letero, kaj la vortoj de profeto faras profiton!

Tial, mi rigardas Nostradamuson pli kiel enigmarton: Trovi la plej taŭgan verson por la evento kiun vi volas klarigi. Cxi foje, temos pri historio de Esperanto. Se jam ekzistis klarigoj kiuj rilatas al eraro en Intel Pentium, au filmoj “Star Wars”, kial la artefaritaj lingvoj estus la escepto? Finfine Nostradamus mem skribis en lia propra artefarita lingvo, la miksajxo de malnova franca, provansa, greka, latina, elpensitaj vortoj, ŝajnaj tajperaroj kaj anagramoj.

Sed, mi havos unu aldonan kondiĉon: Vi devas ankaŭ trovi la jaron!

Legu Pli…

Continuar lendo Ĉu Nostradamus profetis pri Esperanto?

Elsendo de Pola Retradio

Pastro Marceli Godlewski

Pastro prelato Marceli Godlewski, kiu i.a. savis Wanda Zamenhof kaj ŝian filon el la varsovia getto estas la heroo de nia felietono el la ciklo konindaj poloj. Komence de la 431a E-elsendo (www.pola-retradio.org) en la kultur­kroniko ni informas pri impona pola ekspozicio en Pekino kaj pri laŭvica ekspozicio de Tamara Łempicka en Italio. Kadre de la E-movada segmento de la vendreda elsendo Paulo Sergio Viana el Brazilo raportas pri vigle renaskiĝ­antaj BEL-Konferencoj. Ni krome informas pri la lasta eldono de la Premio Cigno. Fine de la elsendo Flavio Fonseca memorigas la kanton Jam temp’ esta por verdera’ el la kunaŭtora KD prilaborita kun Geraldo Mattos “Simbiozo”. kultur­kronikaj informoj, ankaŭ la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.

Informis: Barbara Pietrzak

La Espero

La Espero

Aŭtoro: L.L. Zamenhof

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond’ eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l’ espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l’ homaro
por eterna ben’ efektiviĝos.

—-
A Esperança (en la portugala)

Surgiu no mundo um novo sentimento,
Pelo mundo ecoa um forte chamado;
Pelas asas de um vento favorável,
Que ele voe agora, por todos os lugares.

Não é à espada sedenta de sangue,
Que ele arrasta a família humana:
Para o mundo, sempre em guerra,
Ele promete a santa harmonia.

Sob o santo símbolo da esperança,
Reúnem-se os guerreiros da paz;
E rapidamente cresce a causa,
Através da luta dos trabalhadores da esperança.

Fortes jazem muros milenares,
Entre os povos, todos divididos;
Mas se romperão as persistentes barreiras,
Pelo santo amor derrubadas.

Tendo por base uma língua neutra,
Compreendendo-se uns aos outros,
Os povos farão parte, em consenso,
De um só grande círculo familiar.

Nossa diligente irmandade,
Na luta pela paz, não se cansará;
Até que o belo sonho da humanidade
De ter a eterna benção se realize.