Festa renkontiĝo en Bratislavo

Pasintan vendredon, la 15-an de decembro, okazis en Bratislavo Zamenhof-festo organizita de grupo ĉirkaŭ Peter Baláž kiu estas estro de diversaj E-institucioj.

Por starigi kontaktojn al esperantistoj el tiu tre interesa urbo, mi veturis tien kaj ĉeestis la kunvenon dum du horoj. Mi ja bedaŭrinde devis reveturi hejmen samvespere ĉar mi ne estis trovinta tranokteblecon. La Z-festo ja okazis en “hostelo”, …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)

Zamenhof-festo en la Pola Instituto de Vieno

Pasintan sabaton mi ĉeestis la tradician Zamenhof-feston en la Pola Instituto de Vieno. Kompare kun la koncerna aranĝo kiun mi pasintjare ĉeestis en Prago kie regis klubeca etoso, la aranĝo en Vieno havis oficialecan karakteron. Dum en Prago ni sidis ĉirkaŭ granda tablo, manĝis kuketojn kaj trinkis teon, en Vieno oni sidis kvazaŭ en aŭditorio kun podio, de kie la prelegantoj parolis al la publiko.

Ili parolis al …

(Legu pli ĉe Esperanta Retradio)