FIAT LUX

La kreado de la lumo (Gustave Doré)

UNESKO deklaris, ke 2015 estas la Internacia Jaro de Lumo.

Trafe. En tempo, kiam oni timas mankon de akvo kaj de elektro, indas pripensi pri tiu majesta fenomeno nomata lumo. Majesta kaj vitala.

La teksto en la retejo de UNESKO etendiĝas per belaj konsideroj pri la virto, kiun fluigas sur nin la Suno, en preciza dozo laŭ ĝia ĝusta potenco: lumo de fotosintezo, varmo, kiun ĝi transportas, multoblaj teknologiaĵoj, kiujn ĝi permesas.

Sed lumo iras trans sian multenombran utilecon. Ĝi komandas niajn pupilojn, arĝentas en plenluno, strekas tremetantajn vojojn…

Legu pli en Esperanto kaj en la portugala ĉe… Blog do Paulo

 

Destino

Destino

Nazaré Laroca

Quantas camadas
de séculos
me fizeram?

Dentro de mim
essa alma estranha:
às vezes mar,
ora floresta,
ora montanha.

Meu pensamento
é vento, silêncio,
fina algaravia…

Quantas de mim
percebo nas esquinas
do mundo?

Replico-me, divido-me;
ultrapasso-me,
até ouvir a formiga
que cumpre seu destino,
mas  não sabe.

Destino

Kiom da tavoloj
de jarcentoj
min konstruis?

Ene de mi
la stranga animo:
foje  mara
foje arbara
aŭ granda monto.

Mia penso
ventas
silentas
babelas…

Kiom da memoj
staras ĉe l’ anguloj
de l’ mondo?

Mi replikiĝas, dividiĝas;
mi trapasas min
ĝis sukcesi aŭdi
tiun formikon,
kiu la sorton plenumas
sed tion ne scias.

Maria Nazaré Laroca
Juiz de Fora, 10/03/2015.

El la blogo: CONVERSANDO COM VERSO E ALGUMA PROSA

Daŭripova sukceso per obstino (I)

Kiu volas plibonigi la mondon, tiu bezonas ideojn kaj kuraĝon. Kaj ŝi aŭ li ne perdu la bonhumoron se alvenas kontraŭstaroj.

Estas momentoj en la vivo, je kiuj oni subite demandas sin, ĉu ĉio iras en la ĝustan direkton. Ĉu la ĉiutago tutsimple plaŭdu kiel kutime aŭ ĉu estas tempo por principa decido. La tri projektoj kiuj prezentiĝos ĉi-sekve, havas precipe unu komunan trajton: Ili estas iniciatitaj de homoj kiuj aŭdacis fari paŝon ekster la kutimaj vojoj. Ili sentis la neceson por ŝanĝoj, kaj je grandaj dimensioj kaj je malgrandaj. Ili emis…

Legu pli kaj aŭskultu ĉe ESPERANTA RETRADIO

Kara vizitanto, ne forgesu premi la subajn soci-retajn butonojn por helpi la diskonigon de Esperanto.

Homoj kaj poŝtelefonoj: Kiu ordonas? Kiu obeas?

Uzado de poŝtelefonoj estas unu el la plej impresaj sociaj fenomenoj dum la lastaj jaroj. La rektangulaj aparatetoj aperas ĉie, en plej diversaj cirkonstancoj. Ili revoluciis la homan komunikadon en grado multe pli disa kaj forta ol la simpla telefono mem, kiu ja komencis tiun revolucion, antaŭ multaj jaroj. Fakte temas pri vera invado. Oni jam ne povas imagi modernan homon sen poŝtelefono, tiel ke la escepte maloftaj individuoj, kiuj ne uzas ĝin, estas rigardataj kiel tre bizaraj stranguloj. Oni diras, ke en Brazilo jam ekzistas pli da funkciantaj poŝtelefonoj ol da homoj.

Oni ne rajtas nei, ke poŝtelefonoj ege faciligas la vivon; sed oni same ne rajtas nei, ke kun tia torenta, iom obseda invado, okazas kromefikoj – ekzemple la tiel nomata pasia, senkontrola “psika dependo”.  Ni ĉiuj….

Legu pli kaj aŭskultu ĉe…

Esperanta RetRadio

(Kara vizitanto, bonvolu  nepre premi la soci-retajn butonojn por plivastigi nian e-movadon tra la reto)

Radio Vatikana: Semajna Elsendo

———- Forwarded message ———-
From: Mike Leon <esperantonz@gmail.com>
Date: 2015-03-09 22:38 GMT-03:00
Subject: Elsendoj de Radio Vatikana

Elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj che:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

2015-03-08, dim
Komentario: Johano 2:13-25 … Frateca danko al chiuj virinoj laborantaj en la eklezio; pri la hodiaua evangelia legajho (Johano 2:13-25); invito esti pli proksimaj al la personoj en malfacilajhoj … Papo Francisko vizitis roman parohhon; parolado al membroj de Komunio kaj Liberigho: konservu vigla la fajron de via renkonto kun la….

Legu pli ĉe ESPERANTO-MOVADO